Enkonduko
Laŭ la rezulto de baloto, kiu okazis dum la kunveno en Varsovio la 2-an de majo 2010, la estraron de Pola Esperanto-Junularo por la oficperiodo 2010-2012 eniris Anieszka Rzetelska – prezidanto, Zuzanna Samborska – vicprezidanto, Natalia Antolak – sekretario, Leszek Dobrowolski – kasisto, Przemysław Wierzbowski – estrarano pri loka agado, Łukasz Żebrowski- estrarano pri informado. La raporto prezentas agadon de PEJ dum la dujara oficperiodo de la estraro.
Organizo
Okazis unu kunveno de PEJ en Bjalistoko, dum kiu oni faris ŝanĝojn en regularo kaj en estraro, kaj ankaŭ oni elektis novan emblemon de la organizo.
Du personoj rezignis pri siaj postenoj: Agnieszka Rzetelska, sur kies lokon oni elektis Agnieszka Mozer kaj Zuzanna Samborska, kies funkcion transprenis Paweł Fischer-Kotowski.
Kunlaboro kun TEJO kaj PEA
PEJ estis reprezentata dum ĉiuj kunvenoj de TEJO kaj PEA, kiuj okazis en 2010-2012. Komitato de TEJO renkontiĝis dum tiu ĉi tempo trifoje:
- en Kubo (julio 2010, Santa Cruz del Norte), PEJ reprezentis Łukasz Żebrowski, anstataŭante Natalia Antolak,
- dum renkontiĝo en Kievo (julio 2011), nian organizon reprezentis: Natalia Antolak kaj Paweł Fischer-Kotowski. Dum tiu renkontiĝo estis elektita nova estrado de TEJO, kies prezidanto elektiĝis Łukasz Żebrowski,
- en Gdansko, dum tria JES. Tie Polan E-Junularon reprezentis ankaŭ Natalia Antolak kaj Paweł Fischer-Kotowski.
Dum la Ĉefkunveno de Delegitoj de PEA en la 32-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso (TEK) kiu okazis maje 2011 en Nowy Sącz nome de PEJ partoprenis: Agnieszka Mozer, Paweł Fischer-Kotowski kaj Łukasz Żebrowski.
Dum tiu ĉi kunveno Agnieszka Mozer kaj Paweł Fischer-Kotowski estis elektitaj al Estraro de PEA.
En Eksterordinara Ĉefkunveno de Delegitoj de PEA en Varsovio, kiu okazis marte 2012 PEJ reprezentis: Agnieszka Mozer, Paweł Fischer-Kotowski, Łukasz Żebrowski, Małgorzata Baczyńska, Agnieszka Rzetelska kaj Szabocs Szilva.
TEJO/SEL-Seminario
PEJ helpis pri organizado de seminario organizita per TEJO kaj SEL (Skolta Esperanto-Ligo) en majo 2011. Membroj de PEJ ankaŭ partoprenis en tiu ĉi renkontiĝo.
PROM – Pola Konsilio de Junularaj Organizoj
PEJ de la komenco membris en Iniciata Grupo, kiu kun helpo de Ministerio de Nacia Edukado celis krei statuton por la nova organizo kaj funkciigi ĝin. Niaj reprezentantoj (Agnieszka Rzetelska, Paweł Fischer-Kotowski, Agnieszka Mozer kaj Łukasz Żebrowski) partoprenis kaj kunorganizis multon da renkontiĝoj en diversaj partoj de Pollando, dum kiuj ni sukcesis ellabori kaj atingi la celon – Kreon de Pola Konsilio de Junularaj Organizoj. Pro proceduraj kialoj PEJ ne povis esti Membro-Fondinto, sed ni aliĝos al PROM en junio 2012 laŭ la samaj kondiĉoj kiel Membroj-Fondintoj.
Renkontiĝo de ĈEJ, GEJ kaj PEJ en Dresdeno
Oktobre 2011 en Drezdeno okazis renkontiĝo de tri grupoj de junuloj: de Germanio, Pollando kaj Ĉeĥio, dum kiu ni prilaboris plej bonajn metodojn en organizado de junularaj renkontiĝoj kaj internaciaj eventoj.
ARKONES 2010 kaj 2011
Kiel ĉiujare PEJ helpis kaj apogis organizantojn en kreado de la evento.
Junulara E-Semajno
Dum tiu ĉi oficperiodo PEJ organizis du sekvaj renkontiĝoj Junulara E-Semajno (JES), do eveto kiu aperis danke al kuniĝo de Ago-Semajno kaj de Internacia Semajno (pli frue organizita de Germana Esperanto Junularo). Jes en 2010 okazis en urbo Burg (Germanio) kaj en 2011 en Gdansko. En tiu ĉi aranĝo regule partoprenas ĉirkaŭ 200 homoj el tuta Eŭropo. Sekvan JES ni organizos en germana urbo Naumburg.
- Legu pli: Manuela Ronco: 2-a Junulara E-Semajno
Ekonomia Forumo
Membroj de PEJ tradicie prizorgis Esperanto-standon dum Ekonomia Forumo en Krynica (2010: Agnieszka Mozer, Dorota Rodzianko i Guy Johston, 2011: Agnieszka Mozer i Dorota Rodzianko).
Scienca Pikniko
Esperanto estis prezentata ankaŭ ĉe la stando de PEA dum la 14-a Scienca Pikniko en Varsovio. Krom informado al vizitantoj, okazis tie ankaŭ mallongaj lecionoj de Esperanto kaj prezentoj de la filmoj el la serio „Esperanto estas…”.
Bildo de la organizo
La retpaĝo de nia organizo estas dulingva, regulare aktualigita, kun multo da informoj. En 2012 ĝia aspekto estis iom freŝigita kaj diskutlisto estis translokigita al servoj de google.
PEJ ĉeestas en ĉiuj plej gravaj sociaj paĝaroj, inter alie en facebook: facebook.com/polaesperantojunularo. Informoj pri nia agado regulare aperas en ĉiuj plej gravaj esperantaj amaskomunikiloj.
Raporton preparis Agnieszka Mozer