Enkonduko
Laŭ la rezulto de baloto, kiu okazis dum la kunveno en Varsovio la 31-an de majo 2008, la estraron de Pola Esperanto-Junularo eniris Łukasz Żebrowski – prezidanto, Agnieszka Rzetelska – vicprezidantino, Justyna Rusznica – sekretario, Leszek Dobrowolski – kasisto, Łukasz Korczewski – estrarano pri reta agado (rezignis aprile 2009). La raporto prezentas agadon de PEJ dum la dujara oficperiodo de tiu ĉi estraro.
Organizo
Dum la oficepriodo de la estraro okazis kvar kunvenoj de PEJ, sinsekve en Varsovio, Lodzo, Vroclavo kaj Poznano. Bedaŭrinde aliflanke oni ne sukcesis atingi planitan de la estraro evoluon de loka agado, ekster la nunaj centroj. La estraro dum la sekvonta oficperiodo devus aparte prizorgi tiun aspekton en la evoluo de la organizo.
Kunlaboro kun TEJO kaj PEA
PEJ estis reprezentata dum ĉiuj kunvenoj de TEJO kaj PEA, kiuj okazis en ĉi tiu tempo. Komitatkunvenoj de TEJO okazis en Szombathely (2008), Liberc’ (2009) kaj en Zakopane (2009), kie nian organizon reprezentis Łukasz Żebrowski. Dum la komitatkunveno de TEJO en Liberec’ estis elektita nova sespersona estraro de la organizo, kiun eniris eĉ tri membroj de PEJ (Oleksandra Kovyazina, Irmina Szustak, Łukasz Żebrowski). Pro tio la funkcion de komitatano A en TEJO por PEJ Łukasz Żebrowski transdonis al Agnieszka Rzetelska.
Dum la Kunveno de Delegitoj de PEA en Lodzo (2008) nian organizon reprezentis Łukasz Żebrowski.
Internacia Junulara Kongreso 2009
La plej granda projekto de PEJ dum ĉi oficperiodo de la estraro estis la Internacia Junulara Kongreso (IJK), organizita kune fare de Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. La eventon en Liberec’ (Ĉeĥio) partoprenis ĉirkaŭ 350 homoj, kaj en la organiza teamo plej multis poloj.
Legu pli: 65-a Internacia Junulara Kongreso
Ago-Semajno
Jarŝanĝe 2008/2009 en Liptovský Mikuláš (Slovakio) okazis la lasta aranĝo el la serio Ago-Semajno. Ĝi estis organizita de PEJ, SKEJ (Slovakia Esperanta Junularo), la klubo Varsovia Vento kaj LEK (Liptova Esperanto-Klubo).
- Legu pli: Ago-Semajno
Junulara E-Semajno
Jaron poste la unuan fojon okazis Junulara E-Semajno, do aranĝo kiu kreiĝis dank’ al kuniĝo de Ago-Semajno kaj Internacia Seminario organizita de Germana Esperanto-Junularo. La eventon partoprenis pli ol 200 homoj el la tuta Eŭropo. La sekvan aranĝon el la serio Junulara E-Semajno ni kune organizos en la germana urbo Burg.
- Legu pli: 1-a Junulara E-Semajno
Seminario de PEJ kaj E@I
PEJ, kune kun E@I, planis organizi seminarion „Multimedieco por multlingveco kaj multkultureco”. La projekto preparita ankoraŭ de la antaŭa estraro estis korektita kaj refoje prezentita al la fonduso de la Eŭropa Komisiono „Junularo en agado”. Bedaŭrinde la duan fojon ĝi ne estis akceptita de la fonduso kaj ni ne sukcesis realigi la seminarion.
Ekonomia Forumo
PEJ-membroj Agnieszka Mozer, Tobiasz Kaźmierski kaj Łukasz Żebrowski jam tradicie prizorgis Esperanto standom dum la 17-a Ekonomia Forumo en Krynica (2008).
Scienca Pikniko
Esperanto estis prezentata ankaŭ ĉe la stando de PEA dum la 13-a Scienca Pikniko en Varsovio. Krom informado al vizitantoj, okazis tie ankaŭ mallongaj lecionoj de Esperanto kaj prezentoj de la filmoj el la serio „Esperanto estas…”.
- Legu pli: Varsovio: Esperanto en Scienca Pikniko
Scienca Festivalo
Dum la varsovia Scienca Festivalo, PEJ kune kun la Historia Muzeo de Polaj Judoj organizis 4-tagajn laborrenkontojn por lernejoj „Grafitio esperante”, dum kiuj la partoprenantoj, forme de ludo, konatiĝis kun la ideoj de Esperanto kaj kun la bazo de la lingvo.
Legu pli:
Varsovio: Esperanto en Scienca Festivalo
Jubileo de Zamenhof
Por la 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof, PEJ kune kun Historia Muzeo de Polaj Judoj kaj kuratorino Natalia Romik preparis ŝanĝon de etikedoj de polaj al esperantaj en vendejoj de varsovia kvartalo Muranów, proksime de la loko en kiu loĝis Zamenhof. La evento vaste eĥis en polaj kaj internaciaj amaskomunikiloj.
- Legu pli: Jubileo de Zamnhof en varsoviaj vendejoj
Eldonaĵoj
Preparita jam antaŭ kelkaj jaroj T-ĉemizo „Lingva Revolucio” estis aparte sukcesa, do post ĝia elĉerpiĝo ni eldonis ĝin jam la trian fojon, ĉi-foje en diversaj koloroj, en kvanto de 200 ekzempleroj.
Okaze de la IJK en Liberec’, en kvanto de 100 ekzempleroj estis eldonita T-ĉemizo kun la emblemo de la kongreso.
La kolekto de esperantaĵoj eldonataj de PEJ pliriĉiĝis je botelmalfermilo „Esperanto – Probably the best language in the word”. Ĝi estis eldonita en kvanto de 200 ekzempleroj.
Krome PEJ organizis konkurson pri fotoj kun niaj produktoj. Rezulto de la konkurso estos anoncita junie 2010.
- Legu pli: Fotokonkurso “Esperantaĵoj de PEJ”
Bildo de la organizo
Dum ĉi tiu oficperiodo estis faritaj fundamentaj ŝanĝoj en informado pri nia agado ene de nia organizo kaj ekster ĝi. La plej grava parto de la rekonstruo estas kompreneble nova paĝaro, dulingva, kun multaj informoj kaj ofte aktualigata. Diskutgrupo estis ŝovita al servoj de google. PEJ aperas en ĉiuj plej gravaj sociaj paĝaroj, kaj informoj pri nia agado regule aperas en la plej gravaj esperantistaj amaskomunikiloj.
Raporton preparis Łukasz Żebrowski