Kunveno – Komencanto? – Loĝado – Alveno – Programo – Montara ekskurso – Demandoj?
Kunveno de Pola Esperanto-Junularo 2014
Ĉiu-jare ni renkontiĝas por amuziĝi, duskiti pri la organizo kaj elekti novan estraron. Tio estas ankaŭ ŝanco ke novaj homoj aperu. Same okazis pri mi pasintjare – nun ni volas inviti vin!Kontaktpersonoj:
- Romualda Jeziorowska: romualda.jeziorowska@pej.pl, +48509757008
- Tomasz Szymula: tomasz.szymula@pej.pl, +48696905898
Aliĝu sendante mesaĝon al pej@pej.pl aŭ aliĝante al evento en facebook.
La paĝo estos ĝisdatigata kaj plenigata je novaj informoj.
Komencanto?
Ne estas problemo, se ni ne konas la lingvon en komunika nivelo. Male, estas enorde – ni esperas, ke aperos novaj vizaĝoj – en la prgramo antaŭvidatas lecionoj de la lingvo.
Loĝado
Ni estas invititaj al domo de kara esperantistino – do loĝejo estas senpaga, tamen ni petas vin kunpreni dormosakon kaj dormomaton. Pri manĝado ni ankaŭ prizorgos mem.
Montara ekskurso
Vendrede ni planas eksursi en la montaro. Oni povas elekti 8- aŭ 14-kilometran vojon. Ambaŭ grupoj renkontiĝos ĉe montara kabano de Cyrla, kie ni cerboŝtormos.
Demandoj?
Nepre skribu al pej@pej.pl aŭ ĉe evento en facebooku.
Aŭ vi preferas aliĝi al ni tuj?