Post la kunvenoKunvenoAlveno, loĝadoProgramoKostumbalo

Post la kunveno

La kunveno jam okazis kaj jen informoj pri tio kio okazis:

PEJ-Kunveno 2013

PEJ en Vroclavo

Ni invitas al kunveno de Pola Esperanto-Junularo kiu okazos de la 12-a ĝis la 14-a de aprilo 2013 en Vroclavo. Ĝia ĉefa celo estas resumi la agadon de la lasta jaro, plani la sekvan kaj kompreneble elekti novan estraron de la organizo.

Kontaktpersono: Konstantin Tiĥomirov, konstantin.tihomirov ĈE pej.pl, +48724604173

Aliĝoj ĉe pej ĈE pej.pl aŭ en evento en fejsbuko.
 

Alveno, loĝado

Ni komencos vendrede vespere per neformala renkontiĝo. Oficiala programo komenciĝos sabate matene kaj finiĝos dimanĉe pli malpli ĝis tagmezo. La nova sidejo de SEA (Silezia Esperanto-Asocio) situas ĉe strato Kościuszki 35a, I-a etaĝo. Por ne perdiĝi konatiĝu kun detalaj priskriboj pri atingo de la sidejo ĉe http://mozaiko.europonto.eu/situo_de_SEA_sidejo.htm.

Ni aranĝas senpagan loĝadon en sidejo de SEA aŭ ĉe lokaj esperantistoj. Por aranĝi detalojn bonvolu kontaktiĝi kun Konstantin.

Programo

Jen provizora programo de la kunveno (ĝi povas ankoraŭ ŝanĝiĝi).

Vendredo (12.04)

18:00-21:00 – kunsido de Aŭroro (sidejo de SEA)
22:00 – renkonto de alvenontoj (aŭtobusejo)
22:30 – komuna vesperumado (unu el kafejoj/trinkejoj)

Sabato (13.04)

09:00 – renkontiĝo en la urboplaco
09:15-10:15 – komuna matenmanĝo (unu el kafejoj)
11:00-14:00 – vizito al Vroclava Zoo. Best/vort/a ludo.
15:00-16:00 – komuna tagmanĝo (restoracio Green Way)
16:00-16:30 – komuna promeno al la nova sidejo de SEA
16:30-18:00 – Seminario “KomencIntoj”
18:00-18:30 – kafopaŭzo
18:30-20:00 – PEJ-kunsido
20:30-21:30 – komuna vespermanĝo (sidejo de SEA)
21:30-23:00 – vespera programo (elekteblas)

Dimanĉo – “Vroclava Historia Kostumbalo” (14.04)

09:00 – renkontiĝo ĉe la sidejo
09:15-10:00 – komuna matenmanĝo (sidejo de SEA)
10:00-11:00 – renkontiĝo kun aktivuloj de SEA
11:00-13:30 – promenado kaj /komuna/ fotado (urbocentre)
13:30-14:30 – historia tagmanĝo (sidejo de SEA)
14:30-16:00 – kostumbalo: prelegoj (sidejo de SEA)
16:00-17:00 – komuna promeno kaj adiaŭo de gastoj (aŭtobusejo)
18:00-20:00 – kostumbalo: daŭrigo (sidejo de SEA)
20:00-20:30 – elekto de temo de la sekvontjara kostumbalo

Vroclava Historia Kostumbalo

Vroclava Historia Kostumbalo estas ĉiujara evento, organizata de vroclavaj E-organizoj Silezia Esperanto-Asocio kaj Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro” omaĝe al 14-a de aprilo (mortdatreveno de Zamenhof) – festo foje nomata ankaŭ kiel “Festo de Ĉiuj Pioniroj”.

Pasintjara kostumbalo temis je 1912-a jaro (rigardu fotojn ĉi-tie). La ĉi-jara kostumbalo orientiĝas je 1923-a jaro. Provu vesti vin kaj konduti laŭe :-)

Prelegoj kadre de la kostumbalo teme tuŝu historion de Esperanto en ĝia komenca periodo (ĝis 1923-a jaro) kaj daŭru po 25 minutojn ĉiu. Prelegojn rajtas proponi ĝis 10-a de aprilo ĉiu partoprenanto.

Respondi