Kunveno – Raporto – Protokolo – Aliĝintoj – Kondiĉoj – Alveno – Programo
PEJ-Kunveno 2012
Kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazos de la 11-a ĝis la 13-a de majo 2012 (vendredo-dimanĉo) en Varsovio. Ĝia ĉefa celo estas elekti novan estraron de la organizo. Proponataj estos ankaŭ du ŝanĝoj en la regularo: mallongigo de la estrara oficperiodo de du al unu jaro kaj elektado de honoraj membroj fare de la kunveno astataŭ la estraro.
Ni komencos vendrede vespere per neformala renkontiĝo. Oficiala programo komenciĝos sabate matene. Samtage ni ankaŭ vizitos Sciencan Piknikon kaj standon de Pola Esperanto-Asocio tie. Dimanĉe ni laboros pli malpli ĝis tagmezo. Detaloj troveblas en la paĝo pri programo.
La kunveno okazos en somera dometo de Varsovia Vento (vidu kondiĉojn kaj alveninformojn). Por konfirmi sian aliĝon, bonvolu sendi la mesaĝon al lukasz.zebrowski ĈE pej.pl.