La 9-a Kunveno de la Pola Esperanto-Junularo okazis en Vrclavo inter la 1-a kaj 3-a de majo 2009.

Raporto de la Kunveno

9-a PEJ-Kunveno

9-a PEJ-Kunveno

La 9-a Kunveno de la Pola Esperanto-Junularo okazis en Vroclavo, dum varmaj tagoj de longa semajnfino de la 1-a ĝis la 3-a de majo 2009. Informojn pri la Kunveno eblis trovi en la paĝaro: http://kunveno.pej.pl/200905.

La Kunveno oficiale komenciĝis vendrede per bonvenigo de alvenintoj kaj konatiĝo kun Vroclavo. Justyna Rusznica gvidis interkonan ludon. Sekvis vespermanĝo kun elkanto de “Cent jaroj” por du homoj havantaj naskiĝtagojn maje. La unua tago de la Kunveno finiĝis per nokta promeno tra la urbo.

Sola arbo

Sabate matene Łukasz Żebrowski prezentis projekton de la nova PEJ-paĝaro bazigita sur sistemo de WordPress. Sekve okazis urba ludo (kaj tagmanĝo kadre de ĝi), kiun preparis kaj gvidis Kamil Pilch. Ni gratulas al ĉiuj grupoj pro nombro de trovitaj vroclavaj gnomoj, kaj al grupo de Ruda, Vinga kaj LukiZ – pro foto (dekstre) de la plej kortuŝa loko en Vroclavo. Post tagmanĝa paŭzo Irek Bobrzak przezentis preparstaton de la Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane kaj de la junulara programo de la Universala Kongreso (UK) en Bjalistoko. Sekve Łukasz Żebrowski prezentis preparstaton de la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec’. Vespere ni festis 50-an fondodatrevenon de PEJ.

Dimanĉon ni komencis per prezento de Łukasz Żebrowski dediĉita al T-ĉemizoj „Lingva Revolucio”. Sekve ni resumis la Kunvenon – trarigardis fotojn, grupoj prezentis siajn rezultojn de la ludo, ni fiksis daton kaj lokon de la sekva Kunveno. Komitatkunsido ne okazis pro manko de kvorumo.

Galerio de fotoj el la Kunveno haveblas ĉe la paĝo:
http://www.facebook.com/album.php?aid=82536&id=554113245.

Se vi havas demandojn rilatajn al la Kunveno – skribu al gvidantoj de koncernaj programeroj aŭ rekte al la Estraro: pej(ĉe)pej.pl.

  • Łukasz Żebrowki– lukasz.zebrowski(ĉe)pej.pl
  • Justyna Rusznica – justyna.rusznica(ĉe)pej.pl
  • Kamil Plich – kmlplch(ĉe)gmail.com
  • Ireneusz Bobrzak – viavento(ĉe)onet.eu

Justyna Rusznica
Sekretario de PEJ

Aldonaj dosieroj

Raporto de la 9-a PEJ-kunveno en la PDF-formato.

Respondi