La 8-a Kunveno de la Pola Esperanto-Junularo okazis en Lodzo inter la 20-a kaj 24-a de aŭgusto 2008.
Raporto de la Kunveno
La 8-a Kunveno de la Pola Esperanto-Junularo okazis en Lodzo inter la 20-a kaj 24-a de aŭgusto 2008. Ĉi-foje ĝi estis organizita kadre de la 31-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso, okaze de la 100-jariĝo de la Esperanto-Movado en Lodzo. PEJ-membroj ricevis informojn pri la kunveno dank’ al paĝaro: http://kunveno.pej.pl/200808.
Vendrede posttagmeze Przemysław Wierzbowski faris prelegon titolitan “Eŭropa volontulado kaj Esperanto”. La prelegon sekvis diskuto dediĉita al la sama temo.
Sabate okazis prezentiĝo de nia organizo, kiun gvidis Agnieszka Rzetelska. La prezentiĝo estis direktita al ĉiuj membroj de la pola Esperanto-movado kaj celis montri agadon de la Junulara Sekcio de PEA. Post la prezentiĝo Ireneusz Bobrzak montris filmojn prezentantajn interalie agadon de la organizo. Lumbildojn de la prezentiĝo (PowerPoint kaj PDF) eblas vidi en la 1-a aldona dosiero. Prezentitaj filmoj haveblas ĉe: http://www.viavento.republika.pl/aktuale/vvfilm.htm.
Kunsido de PEJ-Komitato okazis dimanĉe tagmeze. Protokolo de la Kunsido troviĝas en la 2-a aldona dosiero.
Se vi havas iujn demandojn pri la kunveno, bonvolu skribi al gvidanto (adesaro ĉi-sube) de programero, kiu vin interesas aŭ ĝenerale al la estraro: estraro(ĉe)pej.pl
- Agnieszka Rzetelska – agarz89(ĉe)tlen.pl
- Przemysław Wierzbowski – pwierzbowski(ĉe)gmail.com
- Ireneusz Bobrzak – viavento(ĉe)onet.eu
- Łukasz Żebrowki– lukiz(ĉe)pej.pl
Justyna Rusznica
Sekretario de PEJ
Aldonaj dosieroj
- 1_Pola Esperanto-Junularo – sinprezento.pdf
- 1_Pola Esperanto-Junularo – sinprezento.pps
- 2_protokol2-2008.pdf
Elŝutu ĉion en pakaĵo Raporto de la 8-a PEJ-kunveno (RAR).