La 7-a Kunveno de la Pola Esperanto-Junularo okazis en Varsovio inter la 30-a de majo kaj 1-a de junio 2008. Dum ĝi interalie estis elektitaj aŭtoritatoj de PEJ por la oficperiodo 2008-2010.

Raporto de la Kunveno

PEJ-Estraro en jaroj 2008-2010

PEJ-Estraro en jaroj 2008-2010

La 7-a Kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazis en Varsovio inter la 30-a de majo kaj 1-a de junio 2008. Pli da informoj troveblas en informilo (esperante kaj pole), kiu estas en dosiero n-ro 1. Ĝi estis sendita al ĉiuj membroj de nia organizo antaŭ la Kunveno.

Programo de la kunveno komenciĝis sabate per prezento de Łukasz Korczewski pri finita enketo dediĉita al Esperanto-aranĝoj, kiu troviĝis en paĝaro de PEJ.

Sekve Tobiasz Kaźmierski prezentis raportojn el kelkaj eventoj, kiujn partoprenis PEJ-membroj. Priparolita estis interalie Ekonomia Forumo en Krynica, kie de du jaroj PEJ-membroj prizorgas Esperanto-standon. Fotoj de la Forumo troveblas en fotogalerio de Tobiasz.

Kiel sekva parto de la Kunveno rolis raportoj el du Kunvenoj de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj, prezentitaj de Łukasz Żebrowski kaj Agnieszka Rzetelska. Unua de la Kunvenoj okazis en Poznano aprile 2007, la dua – en Herzberg, oktobre 2007. La dua el ili estis financita de la Pola-Germana Junularkunlaboro.

Kiel kerna programero de la Kunveno rolis Kunsido de PEJ-Komitato, dum kiu estis elektita nova Estraro por jaroj 2008-2010. Protokolo de la Kunsido (pole) troveblas en dosiero n-ro 2.

Dimanĉe Łukasz Żebrowski prezentis projekton de seminario planita por marto de la 2009-a jaro. La projekto estos organizita kune kun E@I, kaj monrimedoj por ĝi ricevitaj de la fonduso „Junularo en Agado”. Prezento dediĉita al la seminario (pole, PowerPoint kaj PDF) troveblas en dosiero n-ro 3.

Sekve Łukasz Żebrowski prezentis staton de preparoj al la 65-a Internacia Junulara Kongreso en Liberec’, organizata kun de la Pola, Ĉeĥa kaj Germana Esperanto-Junularoj. Plej gravaj informoj troveblas en dosiero n-ro 4 (pole, PowerPoint kaj PDF).

Fine okazis diskuto gvidita de Ireneusz Bobrzak. Ĝi estis dediĉita al planoj de PEJ por la Universala Kongreso, ku okazos en Bjalistoko en la 2009-a jaro.

Fotogalerio de la Kunveno troveblas en fotogalerio de Tobiasz.

Se vi havus demandojn rilatajn al la Kunveno, bonvolu mesaĝi al gvidantoj (adresoj ĉi-sube) de programeroj, kiuj vin interesas aŭ ĝenerale al la Estraro: pej.estraro(ĉe)gmail.com.

  • Łukasz Żebrowki– lukiz(ĉe)pej.pl
  • Agnieszka Rzetelska – agarz89(ĉe)tlen.pl
  • Łukasz Korczewski – lukasz.korczewski(ĉe)gmail.com
  • Tobiasz Kaźmierski – tobiasz(ĉe)esenco.org

Justyna Rusznica
Sekretario de PEJ

Aldonaj dosieroj

  • 1_7-a PEJ-kunveno – informilo_eo.pdf
  • 1_7-a PEJ-kunveno – informilo_pl.pdf
  • 2_prot1-2008.pdf
  • 3_Seminarium_w_Polsce.pdf
  • 3_Seminarium_w_Polsce.pps
  • 4_65-a_IJK.pdf
  • 4_65-a_IJK.pps

Elŝutu ĉion en pakaĵo Raporto de la 7-a PEJ-kunveno (RAR).

Respondi