La 6-a Kunveno de la Pola Esperanto-Junularo okazis en Malborko inter la 1-a kaj 3-a de decembro 2006.

Raporto de la Kunveno

6-a PEJ-Kunveno

6-a PEJ-Kunveno

La 6-a Kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazis en Malborko, 1-3.12.2006. Pli da datumoj oni povas vidi en la informilo, kiu estas en aldonita dosiero numero 1. Ĝi estis dissendita al ĉiuj membroj de nia organizo antaŭ la kunveno.

Dum tiu tri-taga evento ni multe laboris pri diversaj aferoj. Laborlingvo de la kunveno estis Esperanto. Aldonitaj dosieroj estas ĉefe lumbildoj de diversaj prelegoj. Rigardante tion bonvolu memori, ke tiuj estas nur lumbildoj, kaj pli multo estis dirita de preleginto aŭ pridiskutita inter partoprenintoj.

Ni komencis vendrede vespere per prelego kaj diskuto gvidita de Tobiasz. La temo de ĝi estis “Reklamado en Esperantujo” kaj ĝi estis ununura dulingva programero. Tio estis kaŭzita de publiko, kiun ni havis – komencantoj de loka Esperanto-klubo. Lumbildojn de la prelego, en PDF-formato, oni povas vidi en dosiero numero 2.

Sabate matene ni ekis per vekiga ludo, kiun gvidis LukiZ. Sekvis tion gruplaboro pri efika prezentado, gvidata de Tobiasz. En grupoj ni preparis planojn de prelegoj pri Esperanto kaj poste prezentis tion al aliaj.

Sekve Przemek prelegis pri novaj Esperantaj projektoj en la reto. Por scii pli detale, pri kio temis, bonvolu rigardi lumbildojn aldonitajn en dosieroj 3 (en ambaŭ PowerPoint- kaj PDF-formato).

Post paŭzo ekis parto de la kunveno rilata al temo de seminarioj. Ni komencis per raportoj de pasintaj seminarioj en Brno (“Lingvoj en Interreto”) kaj Bruselo (“Lingvaj rajtoj en unuiĝanta Eŭropo”). Por vidi fotojn de Brna seminario bonvolu iri al fotopaĝo de Tobiasz, kaj por fotoj de Bruselo – fotopaĝo de LukiZ.

Irmina prelegis pri diversaj eŭropaj fundusoj, kiuj subtenas junularan agadon. Plenan lumbildaron, de ŝia prelego oni povas trovi en dosieroj 4 (PowerPoint kaj PDF).

Poste ekis programero pri niaj projektoj. Komencis tion Irmina, prelegante pri unu ideo por seminario en Pollando – “Efika gruplaboro” – kaj pri tendara Esperanto-kurso por Poloj, kiun ni volas organizi ĉi-somere.

LukiZ prezentis similan projekton de Rusia Esperantista Junulara Movado, kiu estas internacia tendara kurso. Lumbildojn (en la angla) oni povas vidi en dosieroj 5 (PowerPoint kaj PDF).

Sekve LukiZ prezentis alian ideon por seminario. Labortitolo de ĝi estas “Multimediaj iloj en informado”. Post la prelego ni pridiskutis la projekton. Lumbildoj oni povas vidi en dosieroj 6 (PowerPoint kaj PDF).

Parko de la mondo

Parko de la mondo

Intere labor-programeroj ni iris al Malborka Parko de la Mondo, kie diversaj nacioj fondas arbojn kaj ŝtonojn.

Fine okazis malstreĉiĝo. Ĝi estis formo de taksado de la kunveno kaj estis realigita en du grupoj gvidataj de Irmina kaj LukiZ. Efikojn de la programero oni povas vidi en dosiero 7. Tio estas kolekto de opinioj de partoprenintoj pri la kunveno kaj okazintaj programeroj.

Sabate vespere ni organizis interurban vesperon, kiun gvidis Przemek. Ĝi estis simila al Internaciaj Vesperoj, kiujn oni povas partopreni dum diversaj Esperanto-renkontiĝoj. Ĉiuj prezentis siajn urbojn per prelegoj, filmoj, fotoj, muziko aŭ lokaj specialaĵoj.

Dimanĉe okazis kutima kunsido de nia organizo. Plenan protokolon (pole) oni povas legi en dosiero 8. Tiam oficiala parto de la kunveno finiĝis, kaj ni rigardis finalan maĉon de vira vlejbol-ĉampionado inter Pollando kaj Brazilo. Poste ni havis ekskurson al Malborka Teŭtona kastelo. Ĝi estas la plej granda brika kastelo de la mondo.

Foto-galerion de la kunveno oni povas vidi ĉe http://picasaweb.google.com/6aPEJKunveno.

Se vi havas iujn demandojn pri la kunveno, bonvolu skribi al gvidanto (adesaro ĉi-sube) de programero, kiu vin interesas aŭ ĝenerale al la estraro: pej.estraro(ĉe)gmail.com

  • Irmina – ikudlata(ĉe)poczta.onet.pl
  • LukiZ – lukasz.zebrowski(ĉe)gazeta.pl
  • Przemek – pwierzbowski(ĉe)epf.pl
  • Tobiasz – tobiasz(ĉe)esenco.org

Ĉe fino ni volus danki al ĉiuj partoprenintoj pro ĉeesto, ĉar ni kune kaŭzis tion, ke laŭ multaj tio estis la plej bona PEJ-kunveno iam. Kaj aparte ni dankegas al Malborka Esperanto-klubo, kiu gastigis nin en sia urbo.

Nome de la estraro de Pola Esperanto-Junularo
LukiZ – Łukasz Żebrowski

Raporto preparita en Varsovio la 7-an de junio 2007.

Aldonaj dosieroj

  • 1-EO-Informilo.pdf
  • 2-EO-Reklamo.pdf
  • 3-EO-NovajEsperantajProjektoj.pdf
  • 3-EO-NovajEsperantajProjektoj.ppt
  • 4-EO-Fundusoj.pdf
  • 4-EO-Fundusoj.ppt
  • 5-EN-IntSEJT.pdf
  • 5-EN-IntSEJT.ppt
  • 6-EO-SeminarioEnPollando.pdf
  • 6-EO-SeminarioEnPollando.pps
  • 7-EO-MalstrecxigxoResumo.pdf
  • 8-PL-ProtokółGrudzień2006.pdf

Elŝutu ĉion en pakaĵo Raporto de la 6-a PEJ-kunveno (RAR).

Respondi