La 4-a Kunveno de la Pola Esperanto-Junularo okazis en Bjalistoko inter la 14-a kaj 16-a de oktobro 2005.
Protokolo de la Komitatkunsido haveblas nur en la pola versio de la paĝo.
Raporto de la Kunveno
Post preskaŭ dujara agado, organizinte IJKon kaj pli riĉaj je multaj spertoj, okazis
la IV kunveno de Pola Esperanto Junularo. Ĉi-foje oni unuan fojon renkontiĝis en orienta Pollando en naskiĝloko de Zamenhof – en Bjalistoko. Surprizanta estis partoprenemo de kunveno: ege malmulta tamen garantonta tre efektivan laboradon. Venis ses (6) homoj; inter ili 5 varsovianoj kaj mi – poznaniano. Dum la kunsido ni fakte ne okupiĝis pri retrospektiva kritiko konstruiga ;). Krom la lastjarabudĝeto-diskuto ni okupiĝis nur pri futuro. Ni priparolis detale venontjaran buĝeton kaj sekvontan agskizon. Jam ni ne povas klarigi senlaboremon pro monmanko, do ni devas agi ;). Tial ni decidis:
- produkti 100 t-ĉemizojn kiuj baldaŭ ŝokos merkato de esperantaĵojn. Ĝi ankaŭ disfamigos PEJon. Ni ankaŭ konsideris vendsistemon kaj intencas vendi je ne tro alta kotizo. Aspekton de t-ĉemizo ni malkaŝos baldaŭ,
- anonci konkurson je plej bona esperntodisvastiga broŝuro aŭ flugfolio. Ĝi devas esti en pola lingvo. Aŭtoro de plej bona verko gajnas partoprenlokon dum Ago-Semajno (kun nutrado),
- pli ofte aranĝi prezentoj de lingvo internacia en lernejoj. Ni jam paŝas ĉi-flanke. Baldaŭ ni aperigos la skeman leteron al lernejestraro,
- okupiĝi pri kunlaborado kun ne publikaj organizoj, kiel AEGEE. Kun ili ni kunaranĝos marte 2006 eŭropan tagon de lingvoj,
- pri venontjara komitata kaj estrara baloto,
- pri menciindaj aferoj dum Ĉeha-Geramana-Pola renkontiĝo. Temas pri renkontiĝo de estraranoj el tiuj tri landaj sekcioj de TEJO,
- ke ni volas aranĝi ontan kunvenon en Varsovio.
Distra programo konsistis el promenado tra Bjalistoko (dank’ al Nina), nutrado per bongustega bigoso fare de Nina kaj noktaj ludado “Monopolon”.
Ni invitas al sekva kunveno!!!
Nome de PEJ-estraro,
Tobiasz Kaźmierski