Pola-Germana Junularkunlaboro

La 2-a laborrenkontiĝo de la Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj okazis en Herzberg inter la 25-a kaj 28-a de oktobro 2007.

La renkontiĝo estis financita de la fonduso Pola-Germana Junularkunlaboro.

Protokolo de la PEJ-GEJ-Kunsido

Herzberg, la 26-an de oktobro 2007

  1. Julia bonvenigas la ĉeestantojn, Łukasz laŭtlegas la tagordon. Oni decidas trairi ĝin laŭ la sinsekvo.
  2. IS-AS-kunlaboro
    • T-ĉemizo

      Ni eble produktu komune T-ĉemizon vendenda en ambaŭ aranĝoj. Pro malpli altaj produktado-kostoj, la produktado okazos en Pollando.

    • invitleteroj

      Ĉar Pollando nun iĝos parto de la Schengen-regiono, la samaj vizaj reguloj kiel por partopreno en IS ankaŭ validas por partopreno en AS. Oni interŝanĝos spertojn.

    • Salutfilmoj

      Oni dum IS kaj AS (en la unuaj tagoj) produktu filmetojn kun salutoj, montrendaj dum la silvestra nokto po en la alia renkontiĝo. Viva vido-konekto dum la silvestra nokto verŝajne pro interretŝtopiĝo ne funkcios.

    • skajpo-konekto

      Se eblos, oni po havu (daŭre) unu komputilon kun ebleco de skajpo-konekto al la alia renkontiĝo – tiel homoj povos interkomuniki daŭre.

    • TEJO-komitatkunveno

      Pro statutaj kialoj la planita duloka komitatkunveno (per videoponto) ne eblos, kaj Anna-Laura invitis komitatkunvenon al IS. Ni tamen ebligu (por la kelkaj TEJO-komitatanoj, kiuj estas kunorganizantoj de AS) videokonekton por povi partopreni la kunvenon, eĉ se ne eblos por ili voĉdoni.

    • 2-a Pola-Germana Renkontiĝo

      2-a Pola-Germana Renkontiĝo

    • aktivula trejnado

      Dum AS okazos trejnado por aktivuloj pri renkontiĝo-okazigado, kun la celo havi poste havi internacian teamon, kiu povos en kazo de neceso helpi organizantojn de renkontiĝoj. la IS-uloj estas invitataj partopreni (kvankam evidente tio ne eblas surloke, almenaŭ poste en la interreta grupo).

    • Ĝeneralaj ideoj

      Ni priparolis krom kunlaboraĵoj ankaŭ iujn ĝeneralajn ideojn, kiel plibonigi la renkontiĝon kaj sian efikon por Esperanto.

    • Oni atentu pri la ekstera aspekto de la renkontiĝo (kaj ĝia varbefiko por Esperanto).
      • Ĉu kultur-lingvaj festivaloj indas? (Estis ioma diskuto, kun argumentoj el diversaj flankoj. IS nun havas “Internacian kulinaran festivalon”, kie partoprenantoj prezentas manĝaĵojn el sia regiono. Tio ne tro taŭgas por la ĝenerala publiko, tamen ŝajne estis tre sukcesa por la IS-partoprenantoj mem.)
      • Patroneco – se oni atingas, ke altranguloj (el ŝtataj instancoj) iĝos patronoj de la renkontiĝo, eblos tion uzi en la publika agado – tio ŝajne en Pollando funkcias bone. En Germanio la amaskomunikiloj ne tiom atentas patronecojn, tie patronoj ĉefe gravas por la partoprenantoj mem.
      • publika programo – ĉu indas? Ĉu indas elspezi monon kaj laborforton, se eble venos nur kvin homoj de ekster la aranĝo? Tamen, se la publika programo ankaŭ estas alloga por la partoprenantoj (kaj ne multe pli kosta kaj laborintensa ol kutima programo), tiam ankaŭ en tiu kazo indas.
  3. Sub 18 kun HELA

    Estis ideo kunigi unu eventon el la germana Sub_18-serio kun la pola aranĝo HELA (sur duoninsulo Hel ĉe la balta maro). Ĉar Leo (ĉeforganizanto de Sub_18) ne ĉeestas, oni ne priparolas tion nun. Leo kaj LukiZ? traktos tion per interreto.

  4. Skoltaĵoj

    Justyna raportas pri la stato de la skolta (Eo-)movado.

    • En 2007 (Julio/aŭgusto) okazis (tutmonda) Ĵamboreo en Britio (samtempe 100-jariĝo de la skolta movado). Tie okazis ioma informado pri Esperanto.
    • En aŭgusto okazis pola ĵamboreo en Kielce, kie Justyna kun Volker informis pri Esperanto.
    • iu skolta grupo en Byalistok nun lernas Esperanton kaj volas helpi en 2009 dum la universala kongreso
    • 1a – 10a de aŭgusto 2008 okazos Silesia, IX-a Ĵamboreo de Mezeŭropaj skoltoj en Chorzów. Retpaĝo de ĝi ekzistas jam en Esperanto: http://www.silesia2008.zhp.pl/?jezyk=esp
    • Oni planas informi pri Esperanto en propra tendo, 6 foje tage po unu horon.
    • La sekva tutmonda jamboreo okazos en 2011 (kvar-jara ritmo).
    • Skoltismo en Pollando

      Estas du grandaj ĉeforganizaĵoj (ZHP, ZHR), kiuj iom aldone kelkaj malgrandaj.
      surloke la skoltoj estas organizitaj en etaj grupoj
      inter tio estas kelkaj aliaj niveloj

    • Esperantaj skoltoj – estas nur eta organizaĵo, dise en Pollando
    • Rilate al la ideo pri Eo-informado en Skoltaj kunvenoj, Rolfo proponas ĝenerale oferti malgrandajn (malmultkostajn) programkontribuojn al aranĝoj de aliaj organizaĵoj, anstataŭ (aŭ aldone al) mem devi kun multaj kostoj organizi proprajn aranĝojn por informi homojn pri Esperanto.
  5. trilanda renkontiĝo en Zittau
    • ĉiujare meze de Julio okazas en Zittau/Bogatynia?/Liberec? en la triŝtata lim-angulo Germanio-Pollando-Ĉeĥio iu urba festo.
    • Christian Schmidt (aktivulo de GEJ, nun en Halle, Saksio-Anhaltio) havas la ideon, ke paralele povos tie (samtempe) okazi Esperanto-renkontiĝo.
    • kelkaj diskutoj pri tio
    • ŝajne iom ne klaras la celo de tio
    • Ĉu necesus programo?
    • Ĉu entute sencas la afero, ĉu oni ne pli bone sendu la homojn al jam ekzistantaj (preskaŭ samtempaj) aranĝoj?
  6. Komuna okazigo de IJK
    • TEJO jam nun serĉas organizantojn por IJK 2009.
    • ĉu ni (GEJ/PEJ, eble kun AEJ) komune aranĝu IJKon?
    • laŭ onidiroj la ĉeĥoj planas tiam aranĝi IJKon, ni ne forrabu ĝin de ili.
    • Tamen, ni eble (kiel jam antaŭe pripensita en la punkto IS-AS-kunlaboro) jam nun formu teamon, kiu povus iam organizi IJKon, kaj ofertu tion al TEJO, kiam denove estos simila situacio kiel pri IJK 2008 (mankis organizantoj). -> ni ne nun preparu, sed nur kiam necesas.

Respondi