La 2-a Kunveno de la Pola Esperanto-Junularo okazis en Poznano inter la 1-a kaj 3-a de oktobro 2004.

Raporto de la Kunveno

2-a PEJ-Kunveno

2-a PEJ-Kunveno

PEJanoj!!! La dua ĉi-jare kunveno de PEJ okazis dum daŭro de “ARKONES” en Poznano. Kial en Poznan? Tobiasz nia vicprezidanto estas el Poznano kaj li estis unu el organizantoj de ĉi-jara Arkones! Li interkonsentis kun aliaj orgaznaintoj, kaj dank’ al tio ĉiuj PEJanoj povis senpage partopreni la aranĝon kaj loĝi en apuda junulargastejo en tiel nomata amasejo. La organizantoj ankaŭ disponigis al ni senpage apartan salonon, por ke realigo de la arta programo ne malhelpu al ni dum lkunveno kiu okazis sabate la 2an de oktobro. Tio estis granda avantĝo por ni. Dum la kunveno ni priparolis multajn organizajn aferojn, ia. estis prezentitaj raportoj de la laborgrupoj,kiujn ni starigis junie, ni kontrolis efikojn de la kuna laboro kaj rezultojn. La plej brile prezentis sin la laborgrupo “Grupo tenanta Portalon”, kiu centprocente realigis la ideon de la “PEJ-PORTALO” http://pej.prv.pl. Krom tio ni pridiskutis kaj akceptis buĝeton por jaro 2005. PEJanoj grava anonco de 2005a ni enkondukas membrokotizojn. La prezo ne estas granda, nur 10 zlotoj por tuta jaro, tamen por ke iĝi memro de PEJ oni devas pagi kotizon. Dum kunveno ni – komiatato akceptis faritajn de la ĉefa PEA-estraro korektojn en la statuto, ni iomete cerbumis ĉu ni ne starigu novajn laborgrupojn, kaj fine ni prezentis aferojn ligitaj kun organizado de la 61 IJK en Pollando. En kunveno partoprenis prekaŭ tuta komitato. Venis partopreni la renkontiĝon junuloj el Varsovio, Poznano, Lodzo, Gorzów Wlkp. kaj Lubsko. Nian laboron dum la kunveno observis reprezentanto de la ĉefa PEA-estraro Zofia Śmistek.

Mi estas ege konteta lle tiu renkontiĝo kaj jam antaŭĝoajs pro vevmota, kiu okazos marte.
Dankon al vi!

Irmina

Protokolo de la komitatkunsido

Protokolo haveblas nur en la pola versio de la paĝo.

Respondi