La 10-a Kunveno de la Pola Esperanto-Junularo okazis en Poznano inter la 18-a kaj 20-a de septembro 2009.

Protokolo de la komitatkunsido

10-a PEJ-Kunverno

10-a PEJ-Kunverno (fot. AS)

La Komitatkunveno okazis dum ARKONES en Poznano. Partoprenis ĝin 13 personoj, inkluzive de 7 Komitatanoj (Listo – alkroĉaĵo 1).

La Kunveno estis malfermita de Łukasz Żebrowski. Leszek Dobrowolski prezentis financan raporton de la 2008-a jaro kaj nunan financan situacion de la organizo. La raporto estis aprobita kun 2 sindetenaj voĉoj.

Sekve Łukasz Żebrowski prezentis informbroŝuron „Odkryj esperanto” („Malkovru Esperanton”) kreitan de internacia teamo grupigita ĉe organizaĵoj E@I kaj ILEI. Polan version de la broŝuro preparis PEJ-membroj, kaj ĝi estis eldonita dank’ al subvencio de FRSE – Nacia Agentejo de programo GRUNDTVIG „Lernado dum tuta vivo”.

La sekva punkto estis prezentado de nova PEJ-paĝaro troviĝanta ĉe adreso www.pej.pl. Funkciojn kaj enhavon de la paĝaro montris Irmina Szustak.

Fine estis elektita loko por la sekva kunveno. Ununura propono estis Varsovio, kiu estis akceptita kun 4 sindetenaj voĉoj. Do tie okazos la Kunveno printempe 2010, dum kiu estos elektita nova Estraro de la organizo.

Łukasz Żebrowski
Prezidanto de PEJ

Alkroĉaĵo 1 – Listo de partoprenantoj

Komitatanoj de PEJ:

  1. Leszek Dobrowolski
  2. Tobiasz Kaźmierski
  3. Łukasz Korczewski
  4. Oleksandra Kovyazina
  5. Agnieszka Rzetelska
  6. Marta Wierzbowska
  7. Łukasz Żebrowski

Ceteraj membroj de PEJ:

  1. Natalia Antolak
  2. Aleksandra Biernacka
  3. Paweł Fischer-Kotowski
  4. Agnieszka Mozer
  5. Irmina Szustak

Respondi