Informoj
Serĉu aktualaĵojn kun etikedo: Krakovo.
Kontaktiĝu kun lokaj reprezentantoj de PEJ: krakovo ĈE pej.pl
Krakovanoj
Krakovanoj estas grupo de junaj Esperantistoj, kiuj simple volas amuziĝi per Esperanto. Ili renkontiĝas, kune vojaĝas al Esperanto-aranĝoj, gastigas aliajn Esperantistojn kaj organizas prezentaĵojn pri la lingvo. Ili ankaŭ kunlaboras kun Studenta Scienca Esperanto-Rondo en Jagelona Universtitato.Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro krakovanoj.pl.
Studenta Scienca Esperanto-Rondo
Membroj de la Studenta Scienca Esperanto-Rondo ĉe Jagelona Universitato kutime renkontiĝas en iu kafejo. Kursoj de Esperanto okazas en Jagelona Lingvocentro (Jagiellońskie Centrum Językowe – vidu mapon, informoj: +48791060656).Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro www.esperanto-reto.org/studenta.
Mapo
Jagiellońskie Centrum Językowe
Krupnicza 2, Kraków