Saluton Karaj! Ni havas la plezuron inviti vin al la baldaŭa PEJ-semajfino en Krakovo, kiu okazos jam la 7-an kaj la 8-an de aŭgusto 2021!
Laŭ ĉiuj kalkuloj ni povos finfine renkontiĝi vive kaj ĝui iometon da somero en esperantista medio. Por praktikaj informoj kaj kontakteblo vidu sube.
vendredo, 6 aŭgusto
Neoficiala vespera bierumado, laŭ via interesiĝo – se vi ŝatus ĉeesti, kontaktu nin! (la kontakt-informojn vi trovos sube).
sabato, 7 aŭgusto
11h00 vizito al la Muzeo de Nowa Huta (Muzeum Nowej Huty, os. Centrum E 1)
13h00 komuna tagmanĝo
15h00 vizito al Krakow Arcade Museum, muzeo de malnovaj video-ludoj
18h00 vespera pikniko ĉe la lago Bagry [depende de la vetero]
dimanĉo, 8 aŭgusto
10h00 komuna matenmanĝo
11h00 depende de la vetero: promena ekskurso al la monteto de Kościuszko tra la arbaro de Wola Justowska // tabloludoj
Alveno, loĝado, kontakto
Pro la epidemia situacio ni ne organizas komunan alvenon nek loĝadon en Krakovo.
Se vi tamen serĉas helpon pri la rezervo de via tranokto aŭ volus kunrezervi loĝadon kun aliaj partoprenantoj, ne hezitu kontakti nin ĉe semajnfino@pej.pl aŭ skribi al Tobiasz per Telegramo: https://t.me/tkubis .