La 1-an de junio en Varsovio okazis Kunveno de PEJ, en kiu elektiĝis nova Estraro de PEJ. Ĝi oficos dum unu jaro, ĝis la printempa Kunveno en la sekva jaro. Ĝiaj anoj estas:
- Romualda Jeziorowska – prezidanto
- Paweł Wójtowicz – vicprezidanto
- Tobiasz Kubisiowski – sekretario
- Piotr Hołda – kasisto
Piotr kaj Tobiasz restas en la samaj postenoj kiel ĝis nun. Romualda ĝis nun estis nia vicprezidanto. En la Estraro debutas Paweł Wójtowicz, kaj forlasas ĝin Tomasz Szymula, nia ĝisnuna prezidanto – dankon al li!