Sabate en Krakovo okazis renkontiĝo de la junaj esperantistoj. Venis kaj spertaj kaj novaj esperantanoj – por multaj tio estis unu de la unuaj esperantaj eventoj. La renkontiĝo komenciĝis sabate per pikniko en la Parko de Jordan kie ni matenmanĝis kaj ekkonparolis – feliĉe la vetero estis sunplena kaj, malgraŭ antaŭviditaj ŝtormoj, pluvo neniam kaptis nin dum la evento.
Poste ni promenis trans la Malnova Urbo kaj tagmanĝis, ni partoprenis en la programo de Krakovaj E-Tagoj: Tomasz Szymula prelegis pri agoj entreprenitaj de PEJ kaj prezentis fotojn de la lastjara Internacia Junulara Kongreso en Togolando. Siavice Dawid Kubicki rakontis pri astrobiologio kaj ekstertera vivo – temo ŝajne malofta, sed tre interesa. Post la prelegoj ni iris bierumi kaj kugloludi ĝis vespero, post kiam ni devis bedaŭrinde reveni hejmen. Ni certe atendos venontajn renkontiĝojn!
Paweł Wójtowicz