Dank’ al la nova interŝanĝprogramo inter PEJ kaj IEJ unu membro de PEJ rajtos senpage partopreni la ĉi-jaran Internacian Junularan Festivalon en Marina di Ascea (28 marto – 3 aprilo 2018). Ĉu eble vi ŝatus sperti tiun unikan eventon, plenan je koncertoj kaj nokta urbumado, kaj pasigi Paskon en Italio kun esperantistoj? Se jes, partoprenu nian konkurson!
Jen la kondiĉoj: vi devas esti plenrajta membro de PEJ en 2018 kaj preti reprezenti nian organizaĵon en la evento. Krome, oni demandos vin helpi la organizantojn pri leĝeraj taskoj, kio permesos al vi iom spertiĝi pri organizado de internacia junulara evento.
Por kandidatiĝi sendu vian motivigan leteron al la retadreso pej [ĉe] pej [punkto] pl plej malfrue ĝis la 28-a de januaro. Ne hezitu, kandidatiĝu tuj!
Pliaj informoj pri IJF troviĝas ĉe iej.esperanto.it/ijf.