La 24-an de junio 2017 en la kunveno de Pola Esperanto-Junularo elektiĝis la nova estraro de la organizaĵo. Ĝi konsistas el:
Romualda Jeziorowska – prezidanto
Adrian Wasilewski – vicprezidanto
Tobiasz Kubisiowski – sekretario
Piotr Hołda – kasisto
Kamil Getka – estrarano
Krome, en la kunveno oni diskutis pri la venontjaraj planoj de PEJ kaj pri organizado de PEJ-semajnfinoj en la proksima estonteco.