Artikolo pri la Esperanto-stando organizita de la Europa Esperanto-Unio helpe de la organizo E@I ĉe la XXV Ekonomia Forumo en Krynica-Zdrój okazinta en la tagoj 8-10.09.2015
Ĉu „Esperanto” estas adreso de iu retpaĝo? Morta lingvo? Aŭ dialekto de la hispana? – demandis foje preterpasantoj ĉe la budo de Esperantistoj. Kial ĝi ankoraŭ ne venkis? – demandis siavice konata pola eŭrodeputito Janusz Korwin-Mikke. La nura fakto, ke tiuj demandoj daŭre postulas respondojn, certigis nin pri la senco de nia ĉeesto en la forumo jam dekan fojon.
Laŭ niaj observoj, efika disvastigado de Esperanto kun ĝiaj ideoj ne povos estonte sukcesi, se en mensoj de homoj ne semiĝos unue apenaŭa konscio pri la simpla fakto, ke tiuspeca lingvo ekzistas. Se oni renkontiĝas homojn, kiuj jam scias, pri kio temas en la E-movado, oni bezonos ilin recertigi pri ĝia daŭra funkciado. Ili pli ofte emos demandi, ĉu Esperanto ankoraŭ ekzistas, ĉar „iam ĝi estis moda, sed tiu tempo ja estas jam longe for”. Videblas do, ke la rekonado de la lingvo sufiĉe bone funkcias ĉe la membroj de pli aĝaj generacioj, nun la almenaŭ parta intereso bezonus ĉefe kultivadon – precipe ke la oferto por Esperanto-kursoj en Univeritatoj de Tria Aĝo pli kaj pli vastas. Sed la „naskadon” de novaj, junaj Esperantistoj oni devas badaŭrinde pene fari tute dekomence.
Ankaŭ alia tristiga afero klare videblis ĉe la forumo: lingva problemo en Eŭropa Unio daŭre ne estis solvita kaj eĉ ne tro ŝajnas, ke ĝi baldaŭ fariĝos tia. En la kazo de tiu ĉi forumo ne validas la fakto, ke oni plej facile komunikiĝas kun alilandanoj en la angla lingvo. Pro granda kvanto de gastoj venantaj de la Orienta kaj Centra Eŭropo pli facile estis interkompreniĝi en la rusa, kiu facile rekoneblas en ekssocialismaj landoj inkluzive 6 najbarlandojn de Pollando. Alian makreblan impreson faris la malferma diksuto de la forumo inter geprezidantoj de Pollando, Makedonio kaj Kroatio, kiu devis esti tradukita al kelkaj lingvoj kaj aŭskultata per kapaŭskultiloj. Eĉ kiam la prezidantino de Kroatio parolis sian fluan, klaran kaj seneraran anglan, la duono de la publiko bezonis tamen simultanan tradukadon, kiu venadis unue kun kelksekunda malfruiĝo. Kaj kiuj grupoj bezonus havi facilan komunan lingvon pli urĝe ol politikistoj, entreprenistoj kaj aktivistoj, do homoj, kiuj havas la plej grandan influon al la bonstato de landoj? Kiu, se ne ili, havas pli grandan ŝanĉon uzi kaj lerni diversajn lingvojn?
Por atentigi homojn pri tiuj lingvaj problemoj, la Esperanto-budo estis ekipita per diversaj allogaĵoj: skribiloj, glumarkoj, ŝlidoj, sakoj, DVD-j, bultenoj, informiloj k. s. Tiu riĉeco de senpagaj gaĝetoj montriĝis sufiĉe okulfrapa por facile kapti atenton de la gastoj de la forumo, des pli ke nia stando staris tuj malantaŭ la enirejo. Per bona reklamado valoris montri al forumgastoj, ke Esperantistoj ne estas iuj eksmodaj uloj batalantaj vane por sia idelisma venko, sed efikaj agantoj por disvastigado de lingva diverseco aŭ popularigado de malofte lernataj lingvoj kiel ekz. la slovaka.
Estus favore, ke iam la lingva politiko en la Eŭropa Unio ŝanĝiĝus for de la nuna maloptimala formo per enkoduko de komuna lingvo, des pli post venontaj grandaj ondoj de novaj enmigrintoj de la Sudo, kiuj ankoraŭfoje alportos kun si plian porcion de lingva kaj kultura diverseco.
Nome de PEJ la esperanto-standon subtenis Mariusz Hebdzyński.