La 5-an de oktobro en la vroclava Urba Centro de Volontulado komenciĝos unumonataj 5-aj Urbaj Tagoj de Volontulado. La eventon malfermos leciono de Esperanto por komencantoj, organizata de PEJ kunlabore kun Silezia Esperanto-Asocio. Dum la leciono la lernantoj ekkonos la regulojn de la Esperanta gramatiko, bazajn frazojn kaj ekscios, kie kaj kiel daŭrigi la lernadon por havi eblon veturi kun ni al la aŭtunaj renkontiĝoj.
Avatars by Sterling Adventures