Kadre de la proksimiĝanta KKPS (7-9.11.2014) en Wijk aan Zee (apud Amsterdamo) okazos seminario pri merkatumado, kiun eblas partopreni tute senpage!

La seminario estas la kvina organizata kadre de dujara partneriĝo, subvenciata de Eŭropa Unio, pere de la programo Tutviva Lernado – Grundtvig – Partnerado. La projekton “Volontulado kiel persona pluevoluiĝo: kiel pliboniĝi?” partoprenas Pola Esperanto-Junularo kaj aliaj Esperanto-organizoj el Nederlando, Skotlando, Francio kaj Italio. La sekvaj trejnadoj okazos en la landoj de la aliaj partneraj organizoj kaj estos dediĉitaj al organizado de agadoj por junuloj, interkulturaj teamoj, kaj memmastrumado.

La subvencio kovras vojaĝkostojn al Wijk aan Zee (tamen ne pli ol 250€) kaj partoprenaj, loĝajn kaj manĝajn kostojn en KKPS. Por partopreni la seminarion necesas ĝis la 18-a de oktobro sendi kandidatiĝon al pej@pej.pl kun konciza sinprezento kaj klarigo, kial vi ŝatus partopreni ĉi tiun trejnadon. En la motiviga letero ni petas mencii pri siaj eventualaj ĝisnunaj spertoj pri merkatumado kaj pri planoj utiligi akiritajn sciojn estontece. La konkurso estas dediĉita nur al membroj de Pola Esperanto-Junularo (se vi ankoraŭ ne membras, klaku ĉi-tien) regantaj Esperanton almenaŭ je komunikebla nivelo (tuta trejnado estas en Esperanto).