Ĉi-jare Somera Esperanto-Studado (SES) okazos en du lokoj. Meze de julio estos la tradicia SES en Slovakio, en la urbo Nitra. Unu monaton poste simila aranĝo okazos en Rusio, en Koltiŝevo, 60 kilometrojn nord-okcidente de Moskvo.

Programon de SES formas antaŭtagmezaj lecionoj de Esperanto, posttagmezaj ekskursoj, prelegoj, metiejoj kaj vesperaj koncertoj kaj filmoprezentadoj.

Pli da informoj troveblas ĉe la retpaĝoj de la slovaka kaj la rusa SES.