Same kiel en antaŭaj jaroj, Hungara kaj Pola Esperanto-Junularoj anoncas konkurson por senpage partopreni en Internacia Junulara Semajno (IJS). La evento ĉi-jare okazos inter la 25-a de julio kaj 1-a de aŭgusto en Horány sur la Szentendre-insulo. En la programo de tiu ĉefe leĝera renkontiĝo eblas trovi interalie koncertojn, kajakumadon, dancadon, hungaran popolan vesperon kun vingustumado, kvizojn, ekskursojn kaj certe la tradician akvobatalon.

Se Vi estas membro de Pola Esperanto-Junularo, Vi povas profiti de la interŝanĝprogramon de PEJ kaj de Hungara Esperanto-Junularo – PEJ-membroj povas senpage partopreni en IJS, kaj HEJ-membroj en JES. La organizoj kovros aliĝkotizon, programkotizon, manĝkotizon kaj loĝkotizon, do efektive ĉiujn surlokajn kostojn krom eventualaj aldone pagendaj ekskursoj.

La reprezentantoj havos du ĉefajn taskojn: helpi al organizantoj de evento por spertiĝi tie kaj reprezenti Polan Esperanto-Junularon en IJS. Por kandidatiĝi necesas sendi motivigan leteron al adreso pej ĈE pej.pl plej malfrue ĝis la 25-a de majo 8-a de junio 2014 (inkluzive), do ne hezitu kaj kandidatiĝu tuj!

Pliaj informoj pri IJS troveblas ĉe ijs.hu.

Aktualigo: La konkurson gajnis Jakub Rebelski. Gratulon!