Kadre de la proksimiĝanta Junulara E-Semajno en Szczawno Zdrój okazos seminario pri negocado, kiun eblas partopreni tute senpage! Eblos lerni en ĝi interalie pri tio kiel rilati kun lokaj gravuloj por ricevi iun subtenon aŭ servon, kiel malaltigi la prezojn, kiam ni organizas ion en nia Esperanto-organizo.

La seminario estas la unua organizata kadre de dujara partneriĝo, subvenciata de Europa Unio, pere de la programo Tutviva Lernado – Grundtvig – Partnerado. La projekton “Volontulado kiel persona pluevoluiĝo: kiel pliboniĝi?” partoprenas Pola Esperanto-Junularo kaj aliaj Esperanto-organizoj el Nederlando, Skotlando, Francio kaj Italio. La sekvaj trejnadoj okazos en la landoj de la aliaj partneraj organizoj kaj estos dediĉitaj al organizado de agadoj por junuloj, team-laboro, interkulturaj teamoj, mastrumado de volontuloj, memmastrumado, financa mastrumado kaj monakirado.

La subvencio kovras vojaĝkostojn al Szczawno Zdrój kaj partoprenaj, loĝajn kaj manĝajn kostojn en JES dum 3 tagoj de la seminario (28-a ĝis la 31-a de decembro). Por partopreni la seminarion necesas ĝis la 8-a de decembro sendi kandidatiĝon al pej@pej.pl kun konciza sinprezento kaj klarigo, kial vi ŝatus partopreni ĉi tiun trejnadon. La konkurso estas dediĉita nur al membroj de Pola Esperanto-Junularo.