Morgaŭ, la 10-an de oktobro 2013 komenciĝas kursoj de Esperanto en Bjalistoko kaj Szczecin. Por organiza renkontiĝo en ĉefurbo de Podlaĥio ni invitas por la 18-a horo al sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo ĉe la str. Piękna 3. La kurso daŭros 6 monatojn (1,5h semajne) kaj kostos 50 zlotojn. Interesiĝantojn (ankaŭ tiujn, kiuj ne povas veni al la renkontiĝo) ni kuraĝigas al kontakto: babelturo@gmail.com, facebook.

Unu horon pli frue, do je la 17-a komenciĝos renkontiĝo en Szczecin en SEKTOR 3, al. Wojska Polskiego 63 (eniro de la str. Piłsudskiego). La kurso estas senpaga kaj pliajn informojn eblas trovi ĉe esperanto.szczecin.pl.