Ĉio komenciĝis per simpla mesaĝo sendita en februaro en la interreto sub la titolo: Partoprenu IJK-n! Mi serĉis informojn en la reto – kiam kaj kie okazos la kongreso, kiom da tagoj ĝi daŭros, kiom kostus… Feliĉe troviĝis iu, kiu klarigis al mi, ke tio estas ne nur kuraĝigo, sed ankaŭ konkuros, kiu povas faciligi la partoprenon en la kongreso, kiun mi volonte vizitus.
Mi povas memfide diri, ke la rapida respondo de la organiza teamo, kiu preskaŭ tuj trovis por mi taskojn plenigendajn dum la kongreso – malebligis mian retiriĝon, malgraŭ ke en laborejo mi ne plu havis feritagojn, dum la somerferioj mi devus skribi tezon… Sed mi ankaŭ devas estri la gufujon, fari kunsidon de sonĝoj, skribi raportojn! Tiel komenciĝis nekredebla aventuro kun mia unua, kaj por la mondo 69-a, Internacia Junulara Kongreso en Israelo.
La kibuco Afikim , la urbocentro de Nazareto, kaj finfine nur la rando de tiu ĉi lasta – feliĉe kun la helpo de organizantoj kaj gastigantoj, neniu devis maltrankviliĝi atingante la IJK-ejon. Dum la antaŭkongresaj vojaĝoj ni ĉiuj tenis niajn dikfingrojn por Vjetnaminoj, kaj kiam malgraŭ seriozaj problemoj kun la ambasadejo, ĉiuj sukcesis alveni – la ĝojo ne konis limojn. 19.08.2013 ĉiujn 80 partoprenantojn salutis la organizantoj: Oded, Eran, Dror, Sergeo, malproksima kunorganizanto Karina de Pollando. La muziko de loka artisto helpis al la antaŭkongresanoj rememori la etoson de la araba distrikto en Hajfo, Tel -Avivan varman plaĝon kaj buntajn budojn en la Via Dolorosa en Jerusalemo. De tie ni venis rekte al la kongreso. Priravitaj, ni troviĝis la protektajn flugilojn de Dorotka, Tina, Łukasz, kiuj ĉion faris, por ke ni konu bone ne nur Israelon, sed ankaŭ unu la alian. Inaŭguritaj malfrue vespere trinkejo kaj kaŝita sub la olivarboj gufujo – donis sufiĉe unikan ritmon al ĉiuj alvenantaj, varmaj noktoj.
Matenmanĝo – tagmanĝo – vespermanĝo, konsistantaj el multaj legomoj kaj tradiciaj arabaj pladoj digestiĝis dum la matenaj klasoj kaj ankaŭ posttagmezaj – ĉefe kunsidoj de TEJO. Kiel multe da lernindaj aferoj! Kurso por komencantoj, kurso por tiuj, al kiuj, malgraŭ la sperto, ankoraŭ mankas familiareco kun “-ig” kaj “-iĝ”, rejnadoj de Mirinda kaj Klera – kiel efektivigi lecionojn, prelegoj pri la historio, nuntempo kaj eĉ la estonteco de la lando en kiu ni estis… Sed ankaŭ tiaj interesaĵoj kiel pluramemo – kun memorinda diskuto: kial homoj komplikas la vivon per monogamaj rilatoj, kial per poligamiaj. Por eviti almenaŭ iujn komplikaĵojn venis volontulo Quentin kun la bonaj novaĵoj: TEJO PROTEKTAS VIN! skribita sur ne-hazardaj memoraĵoj.Posttagmanĝaj TEJO-kunsidoj, en kiu partoprenis estraranoj, komitatanoj kaj anstataŭantoj, kun multaj fortaj debatoj – malgraŭ la vermega klimato – estas, laŭ mi, la plej bona maniero por lerni pli kaj implikiĝi en la organizo. Legante tiun ĉi tekston, vi ekscios, kio okazis dum la kongreso, sed vi ne sentos komunumon kaj subitan deziron engaĝiĝi en tiun movadon. Simile pri TEJO, legado de raportoj eldonitaj ĉe la paĝaro povas doni scion pri agadoj kaj planoj, sed nur kunvenoj, diskutoj, voĉdonoj, eĉ kvereloj alproksimigas.
Eĉ kun tiel bona kompanio kaj kun tia plena horaro, estas malfacile resti en unu loko, kiam ĉie estas Israelo, la Sankta Lando, la lulilo de kulturoj kaj religioj. La organizantoj certigis, ke dum la kongreso, tiel, kiel dum antaŭ- kaj postkongresaj vojaĝoj, ili montros al ni diversajn vizaĝojn de la lando: ni ekkonis la kulturon kaj tradiciajn dancojn de Ĉerkesoj, Druzoj, vizitis Nazaretajn preĝejojn, moskeon, sinagogon; sabate piediris en forlasitaj (pro ŝabato) stratoj de Safedo, naĝis en la rivero Jordano. Dum la vesperoj mi ne povis kredi, de kie estas ĉi tiu energio kiu igis nin post longa tago ankoraŭ salti supren kaj danci al la ritmo de labambo. Eble de la teo farita de herboj kolektitaj de Tali trinkataj en la gufujo?Jam pasis multe da tempo ekde kiam ni revenis al la ĉiutaga vivo, sed mi kredas, ke ne nur mi povas ankoraŭ reaŭdi la voĉon de Michael Boris, anoncanta ke la lupoj denove pretas mortigi iun dum la nokto (trankviliĝu, tio estis nur ludo gvidita de Michael), la sonon de la Jordana rivero, de la gitero de Oded kaj de tute ĥaosaj kantoj pri la ordo en vortaro kiu plaĉas al ni; mi kredas ke multaj homoj dissemitaj tra la mondo havas sub la palpebroj bildojn de dancantaj esperantistoj kun ĉerkesoj, de tradiciaj vestoj de Vietnaminoj, de pajlaj ĉapeloj de la venontjara IJK-gastigantaro – Brazilanoj. Mi certas, ke ne nur mi havas bonajn travivaĵojn montrante la fotojn pri geamikoj, parolante pri tiu eksterordinara vojaĝo kun la aliaj. Mi devas nur aldoni unu plian frazon: Partoprenu IJK-on!
Teksto kaj fotoj: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska (gajninto de TEJO-konkurso Partoprenu IJK-on)