Esperanto-Societo E-Senco en Poznań bonvenigas al la 29-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto “ARKONES”. Semajnfine 20-22 de septembro okazos pluraj koncertoj, prelegoj kaj aliaj esperantorilataj (au almenaŭ esperantolingvaj) eventoj.

Por ebligi abundan partoprenon de junaj esperantistoj, organizantoj kunlabore kun PEJ kaj kun aŭspicioj de TEJO akceptas senpagajn aliĝojn de PEJ-membroj (kun membrokotizo valida por la jaro 2013). Krome, se oni aliĝos ĝis la 15-a de septembro, oni ricevos rajton loĝi senpage en amasloĝejo.

Por aktuala programo kaj pliajn informojn bv. viziti paĝaron arkones.org.