Unua PEJ-semajnfino en ĉi tiu jaro okazis inter la 22a kaj la 24a de februaro en la urbo, kie ĉio komenciĝis – en Bjalistoko. La naskiĝloko de Zamenhof ofertas multe al ĉiuj, kiuj deziras profundigi sian scion pri la genezo de esperanto. Tial en la programo de la evento troviĝis aktivaĵoj ligitaj al historio de la lingvo kaj al la estinteco de ĝia iniciatinto. Precipe interesa al partoprenantoj ŝajnis promenado tra la urbo laŭ itineroj de Zamenhof. La etoson de la pasinta tempo ankaŭ rekreis la plurmedia ekspozicio en la Centro de Ludoviko Zamenhof. Sed ja ne ĉiuj programpunktoj koncernis estintecon. Sabate en la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo okazis kelkaj prezentadoj aparte interesaj por komencantoj. De Ili eblis ekscii pri agado de PEJ kaj TEJO, pri volontuladoj en Esperanto-movado kaj pri kulturo ligita kun Internacia Lingvo. Okazis la koncerto de talenta juna grupo – Young Folk Crew kaj vespere esperantistoj kune glitkuradis.

Sekvonta renkontiĝo okazos semajnfine ekde la 12a ĝis la 14a de aprilo en Vroclavo.
[Agata Cichocka, fot. Sylwia Piekarska, pliaj fotoj ĉi tie]