Jam post kelkaj tagoj en Bjalistoko okazos la dua el la serio de novaj, regulaj PEJ-semajnfinoj en diversaj urboj. En la programo vi trovos interalie kelkajn prezentadojn celantajn kaj novulojn kaj spertulojn en nia organizo. Krome ni kune pasigos tempon glitkurante kaj ekskursante tra la urbo.
La evento komenciĝas vendrede vespere (la 22-an de februaro) kaj finiĝas dimanĉe posttagmeze (la 24-an). Ĉio okazos en la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo ĉe str. Piękna 3. Partopreno en la renkontiĝo estas senpaga. Same en la ejo eblas senpage tranokti surplanke. Necesas tamen kunporti propran matracon kaj dormsakon.
Kaze de demandoj aŭ simple por informi nin pri alveno, bonvolu mesaĝi al pej ĈE pej.pl aŭ kontaktiĝi telefone: +48503574809 (Dorota).
Sekvonta renkontiĝo estas planita por la semajnfino de la 12-a ĝis la 14-a de aprilo 2013 en Vroclavo.