Ni aparte invitas al varsovia sidejo de Pola Esperanto-Asocio (str. Andresa 37/59a). Inter la allogaĵoj estos ĉefe laborrenkontoj. Je la 20-a Unua Libro, do la unua periodo de Esperanta literaturo. Baze la lingvon eblos ekkoni dum enkonduka leciono je la 20:45. Sekve teatra-kabareda grupo La Oraj Pantalonoj en Arbustoj prezentos fragmentojn de dramo Hamlet kaj de fabelo Pri fiŝkaptisto kaj ora fiŝo. Okazos ankaŭ renkontiĝoj pri Esperanto en interreto kaj pri filmoj en la Internacia Lingvo. 15 minutojn antaŭ la noktomezo komenciĝos laborrenkotnoj Esperanto kaj komplotaj teorioj, do kiel Esperanton rigardis grandaj ideologioj de pasinta jarcento. Krome dum la tuta daŭro de Nokto de Muzeoj eblos konatiĝi kun Esperanta literaturo kaj muziko, kaj partopreni konkursojn. Por la plej junaj preparitaj estos plastikaj laborrenkontoj, legado de Esperantoj fabeloj, kaj fine – fruktoj banitaj en ĉokolada fontano.
Pliajn informojn pri la Esperanta programo eblas trovi ĉe la paĝaro kulturalna.warszawa.pl, kaj pri la tuta Nokto de Muzeoj ĉe la paĝaro noc-muzeow.pl.