La estraro oficos ĝis printempo 2013, ĉar dum la kunveno oni enkondukis ŝanĝon en la regularo, laŭ kiu estrara oficperiodo estas mallongigita de 2 al unu jaro. Pliaj detaloj pri la kunveno estos diskonigitaj en la plej proksimaj tagoj.
Dum la ĵus finiĝinta kunveno Pola Esperanto-Junularo elektis sian novan estraron. Prezidas ĝin Dorota Rodzianko, kiu respondecas pri kunordigo kaj monataj programoj, kaj kiu estos ankaŭ komitatano A de TEJO. Vicprezidanto estas Agnieszka Mozer (ĝisnuna prezidanto). Kiel sekretario daŭrigos Natalia Antolak. Paweł Fischer-Kotowski (ĝisnuna vicprezidanto) estas kasisto kaj respondecas pri financoj, administrado kaj rilatoj kun Pola Konsilio de Junularaj Organizoj. Pri instruado respondecas Konstantin Tiĥomirov, kiu ankaŭ estos komitatano A de TEJO. La estraron kompletigas Łukasz Żebrowski respondeca pri informado, PEJ-retpaĝo kaj novaĵbuletno.