9-a PEJ-Kunveno

Kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazos de la 11-a ĝis la 13-a de majo 2012 en Varsovio. Ĝia ĉefa celo estas elekti novan estraron de la organizo. Proponataj estos ankaŭ du ŝanĝoj en la regularo: mallongigo de la estrara oficperiodo de du al unu jaro kaj elektado de honoraj membroj fare de la kunveno astataŭ la estraro.

Detala programo estas ankoraŭ preparata tamen certe ni komencos vendrede vespere per neformala renkontiĝo. Oficiala programo komenciĝos sabate matene. Samtage ni ankaŭ vizitos Sciencan Piknikon kaj standon de Pola Esperanto-Asocio tie. Dimanĉe ni laboros pli malpli ĝis tagmezo.

Pliaj informoj, interalie pri la loko, kondiĉoj, alvenebloj kaj aliĝoj troveblas ĉe kunveno.pej.pl.