La renkontiĝo okazos inter la 28a kaj la 30a de oktobro 2011 sur la junulara ŝipo. Ĉiuj restadkostoj kaj 70% de la vojaĝkostoj estas kovrataj de la organizantoj. Membroj de Pola Esperanto-Junularo ĝis la fino de septebro povas sendi aliĝojn al pej ĈE pej.pl, nombro de subvenciataj lokoj estas limigita.
Ni invitas membrojn de Pola Esperanto-Junularo al la aktivula renkontiĝo, kiu okazos fine de oktobro en Drezdeno. La kunveno organizata de la Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj celas plibonigi organizajn kompetentojn de membroj de tiuj asocioj. Dum ĝi okazos PEJ-kunveno kaj programeroj rilataj al asocia laboro, gvidataj de spertaj anoj de niaj organizoj kaj de eksteraj profesiuloj. Tiamaniere ni povas transdoni kaj interŝanĝi niajn spertojn, pligrandigi niajn konojn kaj kolekti multajn ideojn.