pea-estraro_2011

La ĝeneralkunveno de Pola Esperanto-Asocio la 7-an de majo 2011 en la urbo Nowy Sącz elektis la novajn aŭtoritatoj de PEA – la Ĉefa Estraro de PEA konsistas ekde nun de la jenaj personoj: Arkadiusz Zychewicz (prezidanto), Władysława Kujaczyńska (vicprezidantino), Anna Magier (trezoristino), Paweł Fischer-Kotowski (ĝenerala sekretario), Mirosława Mazur, Barbara Pietrzak, Zofia Śmistek kaj Agnieszka Mozer kiu kiel prezidantino de PEJ respondecos pri junularo. Oni ŝanĝis ankaŭ la sidejon de la Asocio – nun denove ĝi troviĝas en Varsovio, en la sama loko kie la sidejo de PEJ. Ankaŭ pro tiu ĉi fakto PEJ – la junulara sekcio de PEA – esperas bonajn rilatojn kun la nova Estraro.

La kunveno okazis tuj post la 32-a Tutpollanda Esperanta Kongreso, en kiu partoprenis pli ol 150 homoj. La kongreso okazis sub la temo „Civitana aktiveco de esperantistoj”.