Ni invitas al la 32-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso, kiu okazos en Nowy Sącz inter la 30-a de aprilo kaj 7-a de majo 2011. Kadre de la kongreso okazos renkontiĝo de Pola Esperanto-Junularo (la 2-an de majo je 13-a horo). Kongresa kotizo por membroj de PEJ estas 30 zlotoj. La plej malmultkosta (13-22 zł) tranokto troveblas en jnulargastejo de PTSM ĉ strato Rejtana 18, tamen necesas hasti, ĉar lokoj en ĝi jam elĉerpiĝas. Pliaj informoj troveblas en dosieroj:
- La unua bulteno (en Esperanto): PDF, DOC
- Aliĝilo (en Esperanto): PDF, DOC
- Programo (en Esperanto): PDF, DOC
- Programo (en la pola): PDF, DOC
Kongreson organizas Pola Esperanto Asocio. Kontakto: esperantistoj ĈE o2.pl.