Pli pri tiu evento eblas legi en artikolo de Manuela Ronco el Italio. Kaj jam hodiaŭ ni invitas al la tria eldono de tiu renkontiĝo – post unu jaro en Pollando.
Pli ol 250 personoj partoprenis la 2-an Junularan E-Semajnon, kiu okazis en brandeburga urbeto Burg. Plej multaj partoprenantoj estis el Germanio, Ukrainio, Rusio, Francio, Pollando, Nederlando kaj Britio. Estis ankaŭ gastoj el ekster Eŭropo: el Suda Koreio, Brazilo, Israelo kaj Japanio. En programo troviĝis interalie kursoj, seminarioj, diskutoj, prelegoj, kaj ankaŭ ekskursoj, ludoj kaj koncertoj.