Kelktaga ŝanĝo de produkto-nomoj al esperantaj en kelkaj vendejoj proksime de Zamenhofa strato en Varsovio. Gruszki, marchewka, kapusta kiszona, spodnie kaj sukienka – ŝanĝiĝos al piro, karoto, acida brasiko, pantalono kaj robo. Nomoj de produktoj plenumos funkciojn konkretajn, sed samtepe abstraktajn. La spektantoj estos hazardaj klientoj, partoprenantoj de ĉiu-taga realeco. Kaj ĉio ĉi okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.
La agadon akompanos spektaklo en esperanto la 15-an de decembro je la 14-a horo en ĉirkaŭaĵo de domo de Zamenhof. La eventon organizas Historia Muzeo de Polaj Judoj, kuratorino Natalia Romik kaj Pola Esperanto-Junularo.