Kurso en Krakovo

En Krakovo komenciĝas du kursoj de Esperanto. Informa renkontiĝo pri kurso en Wyższa Szkoła Zarządzania i Bankowości (altlernejo WSZiB, apud la okcidenta kvartalo de Krakovo, Bronowice) okazos vendrede, la 27-an de novembro. La lecionoj okazados vendrede posttagmeze, kaj al la kurso povas aliĝi ĉiu, sendepende de la aĝo.

Lecionoj de Esperanto en Jagelona Universitato (apud la Ĉefplaco) okazas marde vespere. Tiu ĉi kurso ankaŭ estas malferma por ĉiuj, sed dediĉita precipe al studentoj de tiu universitato, kiuj elektis Esperanton kiel devigan studobjekton, same kiel al perretaj lernantoj.

Detalajn informojn pri ambaŭ kursoj eblas ricevi ĉe esperanto.info.pl ĈE gmail.com.