Esperanto

En la pola lingvoversio de nia paĝaro aperis nova parto: pri Esperanto, kie eblas trovi multajn informojn pri la lingvo.

Tiu, kiuj por la unua fojo renkontiĝas kun Esperanto povas ekscii pri kio temas, konatiĝi kun lingvobazo kaj plej oftaj demandoj. Tiuj partoj estis preparitaj surbaze de broŝuro “Malkovru Esperanton – fascina lingvo”, kiun plene eblas trovi en la paĝo por legi. Por spekti estas filmoj el serio “Esperanto estas…”, kaj en la paĝo por aŭskulti eblas trovi informojn pri radio en Esperanto. Fine ne povis manki informoj bezonataj por lerni Esperanton.

Samtempe kun paĝoj pri Esperanto, en la Esperantlingva versio de la retejo estis malfermita paĝo pri la pola lingvo.

Do ni invitas vin legi novajn partojn de la paĝaro!