PEJ-paĝaro

Hieraŭ ni sukcesis publikigi novan paĝaron, nun eble ni prezentu kion eblas trovi en ĝi.

Certe la plej grava parto de la paĝaro estas aktualaĵoj. Eblas ilin vidi en la ĉefpaĝo (ankaŭ en la pola). Krome eblas ilin trarigardi laŭ:

– kategorioj: Ĉiuj, Eventoj, Interreto, Kulturo, Lokaj informoj, PEJ
– etikedoj – ekzemple: TEJOVarsovio
– arkivo – ekzemple: Septembro 2009.

Kategorioj, etikedoj kaj arkivo troviĝas en dekstra parto de la paĝaro. Krome aktaualaĵojn eblas aboni en la standardoj:

RSS 2.0 en esperanto kaj pola
– Atom 0.3 en esperanto kaj pola.

Alia grava parto de la retejo estas paĝoj. De ili oni povas ekscii pli multe pri nia organizo. Troviĝas tie interalie informoj pri nia agado, Estraro kaj partneroj. Estone aperos tie ankaŭ pluraj informoj pri historio de PEJ. Apartan atenton meritas dokumentoj. En tiu paĝo troveblas pluraj informoj pri agado de nia organizo ekde 2004-a jaro. Inter ili ankaŭ raportoj de PEJ-kunvenoj kaj aliaj renkontĝoj.
Ne funkcias ankoraŭ aliĝilo al la organizo, tamen laboroj pri ĝi jam daŭras kaj donas esperon al baldaŭa aperigo. Iom pli poste ni planas plenigi partojn pri Esperanto (en la pola lingvoversio) kaj pri la pola (en esperanta versio.
Multajn informojn eblas trovi en parto kontakto, ĉar krom la bazaj aferoj troveblas tie ankaŭ detaloj pri Esperanto-agado en diversaj urboj (nun: Varsovio, Poznano, Bjalistoko, Vroclavo).