Arkones

Arkones

Pola Esperanto-Junularo invitas ĉiujn partopreni en la ARtaj KONfrontoj en ESperanto kaj en PEJ-kunveno okazonta dum ĝi.

Dum la aranĝo prelegos pluraj famaj Esperantistoj. Posttagmeze kaj vespere oni povos ĝui riĉan artan programon, kies kadre prezentighos interalie Martin Wiese (Svedio), Inicialoj DC (Francio), Georgo Handzlik, Jarlo Martel-Monto, Zuzanna Kornicka, Zbigniew Kornicki kaj Teatra Esperanto-Studio “Improvizo” (Ukrainio). Krome eblos ekzameniĝi pri Esperanto laŭ la Eŭropa Referenckarto (necesas tuj aliĝi). Paralele al la ĉefa programo okazos kunsido de TEJO-estraro. Tial oni povos surloke renkonti ĉiujn estraranojn de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj la volontulon laborantan en la Centra Oficejo.

Arkones estas sendependa kultura kaj arta Esperantista aranĝo okazanta ĉiam komence de aŭtuno en Poznano. Ĝi estas certe unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo.

La aranĝo okazos inter la 18-a kaj 20-a de septembro 2009. Kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazos sabate je la 10-a horo. Membroj de PEJ partoprenas en Arkones senpage!

Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro arkones.org aŭ tuj aliĝu.