Finfine, post longdaŭraj laboroj la 1-an de septembro 2009 en la reto aperis tute nova paĝaro de Pola Esperanto-Junularo. Projektado en sistemo WordPress komenciĝis jam aprile, tamen pro organizado de Internacia Junulara Kongreso en Liberec’, ni ne povis dediĉi al ĝi tiom multe da tempo, kiel ni volus. Nun, kiam ni ĉiuj jam revenis de someraj vojaĝoj eblis pluevoluigi la projekton ĝis stato montrebla al la ekstera publiko. Kompreneble tiu ĉi paĝaro ankoraŭ ne estas fine preta kaj foje mankas iuj aferoj, sed ni klopodos kompletigi ilin dum venonta tempo. Krome, kiel ĉiu nova projekto, ĝi certe ne povas esti senerara, do ni petas informi nin pri rimarkitaj eraroj (eĉ se temas pri iu literumaĵo). La kontaktadreso por sendi erarojn, sed ankaŭ liberajn komentojn kaj pripensoj pri la nova paĝaro estas reto ĈE pej.pl. Ni deziras al vi agrablan restadon en nia modesta retejo kaj antaŭdankas pri helpo en ĝia plibonigado.
One thought on “Nova paĝaro de PEJ!”
Comments are closed.
Gratulojn! La pagho estas belega :)