Bonege organizita Kultur-lingva festivalo, debuto de la rokgrupo Supernova, Kim ludanta akordionon sur tegmento de kongresejo, JoMo koncertanta en la urba ĉefplaco, lanĉo de nova Pasporta Servo, nokta vivo ĝis mateno kaj neforgesebla etoso – tiel 343 homoj el 41 landoj memoros la 65-an Internacian Junularan Kongreson. Krome en la aranĝo tre abundis taga programo, okazis interesaj ekskursoj, estis elektita nova estraro de TEJO kaj estis proklamita kongresa rezolucio. IJK-n okazintan en Liberec’, urbo situita apud Ĉeĥa-Germana-Pola trilandlimo organizis Esperanto-Junularoj de ĝuste ĉi tiuj tri landoj.
Por ekscii pli multe legu la Raporton de la 65-a Internacia Junulara Kongreso.