Scienca Pikniko 2009

Inter prezentantoj de la ĉi-jara varsovia Scienca Pikniko ne mankis Esperanto. Varsoviaj Esperantistoj helpataj de gastoj el tuta lando preparis tendon kun afiŝoj, ekspozicio de libroj kaj revuoj, kaj angulo kun ludoj por infanoj. Krome en la tendo okazadis kurseto “Esperanto en 15 minutoj” kaj estis prezentataj filmoj “Esperanto estas…”. Vizitantoj de la Pikniko povis informiĝi pri Esperanto kiel lingvo kaj pri ĝia kulturo.

Varsovia Scienca Pikniko de Pola Radio kaj Sciencentro de Kopernik estas la plej granda en Eŭropo subĉiela aranĝo populariganta sciencon. Ĉiujare la Sciencan Piknikon partoprenas ĉirkaŭ 250 instituciojn el Pollando kaj eksterlando. La 13-a Scienca Pikniko okazis la 30-an de majo 2009.