Pola Esperanto-Junularo (PEJ) estas organizaĵo unuiganta junajn Esperantistojn loĝantajn en Pollando. Ĝi estas Junulara Sekcio de la Pola Esperanto-Asocio, unu el la plej malnovaj en Pollando eksterregistaraj organizoj ekzistantaj ĝis nun. PEJ apartenas ankaŭ al la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
PEJ estis fondita la 21-an de septembro 1958 dum la Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Krakovo. Ĝia unua prezidanto estis Marek Pietrzak. Lige kun krizo de la 90-aj jaroj, la organizo ĉesis sian agadon. Pola Esperanto-Junularo estis refondita en la 2004-a jaro en Varsovio.
Pola Esperanto-Junularo okupiĝas ĉefe pri:
- popularigado kaj instruado de Esperanto inter polaj gejunuloj
- subtenado kaj kunordigado de agado de junaj Esperantistoj kaj junularaj Esperanto-kluboj en la tuta Pollando
- reprezentado de junaj polaj Esperantistoj ĉe la polaj kaj internaciaj organizaĵoj
- organizado de diversspecaj renkontiĝoj, seminarioj kaj aranĝoj
- faciligado de kultura kaj lingva interŝanĝo
Eksciu pli:



















