Pola Esperanto-Junularo – Polska Młodzież Esperancka


Rezultoj de la maja kunveno

Kategorio: * Ĉiuj, Movado, PEJ – Tags: , – LukiZ 3:55, 2010-5-16

Projektado de nova PEJ-emblemo

 
Komence de majo en Varsovio okazis kunveno de Pola Esperanto Junularo. Dum ĝi ni resumis lastajn du jarojn de nia organizo kaj elektis estraron por la sekva oficperiodo. La kunvenon partoprenis 30 personoj.

Ni invitas Vin konatiĝi kun raporto pri la kunveno kaj trarigardi fotojn de la evento.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

Estrara raporto 2008-2010

Kategorio: * Ĉiuj, Movado, PEJ – Tags: , – LukiZ 22:50, 2010-5-7

Estrara raporto 2008-2010

 
Dum la ĵus okazinta kunveno oni interalie elektis novan estraron de Pola Esperanto-Junularo. Eniris ĝin:

  • Agnieszka Rzetelska (prezidanto)
  • Zuzanna Samborska (vicprezidanto)
  • Natalia Antolak (sekretario)
  • Leszek Dobrowolski (kasisto)
  • Przemek Wierzbowski (estrarano pri loka agado)
  • Łukasz Żebrowski (estrarano pri informado)

Detalaj informoj pri la kunveno aperos ĉi tie ene de kelkaj tagoj. Dume ni invitas vin konatiĝi kun raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

Jam baldaŭ kunveno en Varsovio

Kategorio: * Ĉiuj, Eventoj, PEJ – Tags: , – LukiZ 0:31, 2010-4-7

IJK 2009 - Preparrenkontiĝo


Ni kore invitas al la kunveno de Pola Esperanto-Junularo, kiu okazos en Varsvoio inter la 30-a de aprilo kaj 3-a de majo 2010. Pasas jam oficperiodo de la nuna estraro, do estas plej bona tempo resumi la lastajn dujarojn, dum kiuj nia organizo interalie ekhavis novan paĝaron kaj kunorganizis kelkajn grandajn eventojn. Nun ni elektos novan estraron, kiu oficos ĝis la 2012-a jaro.

 
Pliajn informojn pri la kunveno serĉu ĉe la paĝaro kunveno.pej.pl.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

Fotokonkurso!

Kategorio: * Ĉiuj, Kulturo, PEJ – Tags: , – LukiZ 0:00, 2010-4-2

Fotokonkurso "Esperantaĵoj de PEJ"

Pola Esperanto-Junularo dum lastaj jaroj, produktis kelkajn esperantaĵojn: T-ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 kaj Internacia Junulara Kongreso 2009, verŝajne plej famajn “Lingva revolucio” kaj plej laste ankaŭ malfermilojn “Esperanto - Probably the best language in the world”.

Nun ni lanĉas konkurson pri fotoj de tiuj produktoj! Fotoj de la esperantaĵoj estu faritaj en plej neordinaraj lokoj kaj plej mojosaj situacioj, en plej diversaj anguloj de la mondo kaj plej neforgeseblaj momentoj, en plej strangaj kuntekstoj kaj ĉe plej famaj vidindaĵoj. Bonvenas ĉiuj mojosaj kaj kreemaj aperigoj de la produktoj.

La proponojn ni atendas ĝis la 15-a de junio. Plej bonaj estos premiitaj per T-ĉemizoj kaj botelmalfermiloj. Pli detalaj informoj pri la konkurso troveblas ĉe foto.pej.pl.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

PEJ-Kunveno maje en Varsovio

Kategorio: * Ĉiuj, Eventoj, PEJ – Tags: , – LukiZ 3:20, 2010-3-23

Kunveno

 
Komence de majo en Varsovio okazos kunveno de la Pola Esperanto-Junularo. Ĝia ĉefa tasko estos elekto de nova estraro de la organizo por la oficperiodo 2010-2012. Pliaj informoj pri la kunveno baldaŭ aperos. Tamen jam nun rezervu tempon por esti al Varsovio inter la 30-a de aprilo kaj 3-a de majo.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

Junulara E-Semajno por la unua fojo

Kategorio: * Ĉiuj, Eventoj, Movado, PEJ – Tags: , – LukiZ 2:49, 2010-2-28

JES 2009

Pli ol 200 gejunuloj el tuta Eŭropo festis novjaron en Zakopane dum la aranĝo organizita de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kaj klubo Varsvia Vento. Ene de tiu semajno okazis pluraj koncertoj, teatraĵoj kaj ekskursoj, sed ankaŭ diskutoj, prelegoj kaj debatoj.

La unua JES okazis inter la 26-a de decembro 2009 kaj 3-a de januaro 2010. Ĝi estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008.

Pli detale pri la evento legu en artikolo pri la 1-a Junulara E-Semajno.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

Jubileo de Zamnhof en varsoviaj vendejoj

Kategorio: * Ĉiuj, Eventoj, Lokaj informoj, PEJ – Tags: , , – LukiZ 21:39, 2009-12-19

en vendejo - w sklepie

Etikedoj en Esperanto

Fromaĝo, pano, kolbasetojrobo aĉeteblis en varsoviaj vendejoj anstataŭ kutimaj ser, chleb, parówkisukienka. Kelkaj klientoj miris pri novaj etikedoj, dum aliaj tuj rekonis, ke temas pri la internacia lingvo kreita de Ludoviko Zamenhof. Nomoj de produktoj ŝanĝiĝis de polaj al esperantaj okaze de lia 150-a naskiĝdatreveno.

Apud domo, kie loĝis Zamenhof oni kantis por li Cent jarojn kaj poeto Wojciech Stamm deklamis pomaĵon en Esperanto. La eventon organizis Historia Muzeo de Polaj Judoj, kuratorino Natalia Romik kaj Pola Esperanto-Junularo.

En nia paĝaro haveblas fotogalerio de la evento: Esperanto en vendejoj.

Ni rekomendas aliajn raportojn pri ĉi tiu temo:

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

Esperanto en vendejo

Kategorio: * Ĉiuj, Eventoj, Lokaj informoj, PEJ – Tags: , – LukiZ 5:17, 2009-12-13

En vendejo

en vendejo - w sklepie

Kelktaga ŝanĝo de produkto-nomoj al esperantaj en kelkaj vendejoj proksime de Zamenhofa strato en Varsovio. Gruszki, marchewka, kapusta kiszona, spodnie kaj sukienka – ŝanĝiĝos al piro, karoto, acida brasiko, pantalono kaj robo. Nomoj de produktoj plenumos funkciojn konkretajn, sed samtepe abstraktajn. La spektantoj estos hazardaj klientoj, partoprenantoj de ĉiu-taga realeco. Kaj ĉio ĉi okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.

La agadon akompanos spektaklo en esperanto la 15-an de decembro je la 14-a horo en ĉirkaŭaĵo de domo de Zamenhof. La eventon organizas Historia Muzeo de Polaj Judoj, kuratorino Natalia Romik kaj Pola Esperanto-Junularo.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

Esperantista novjaro en Zakopane

Kategorio: * Ĉiuj, Eventoj, Movado, PEJ – Tags: , – LukiZ 15:01, 2009-11-11

Emblemo de JES

Emblemo de JES

Proksimiĝas la Junulara E-Semajno (JES) – novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kaj Varsovia Vento. La 1-a renkontiĝo el la serio okazos inter la 26-a de decembro 2009 kaj la 3-a de januaro 2010 en Zakopane, Pollando. Aliĝis jam pli ol 200 homoj el 25 landoj. Temo de ĉi-jara JES estas „Prezentu vin - ekkonu nin. Proksimeco de la eŭropaj kulturoj”.

Honoran patronecon de la renkontiĝo akceptis Profesoro Władysław Bartoszewski, Ministro pri la Internacia Dialogo en Kancelario de la Pola Ĉefministro, S-ro Michael H. Gerdts, Ambasadoro de Germanio en Pollando, S-ro Janusz Majcher, la urbestro de Zakopane kaj S-ro Steffen Mues, la urbestro de Siegen (ĝemelurbo Zakopane).

JES estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008. Junulara E-Semajno okazados ĉiujare dum unu semajno en alia loko de Meza Eŭropo.

Pliajn informojn serĉu ĉe la oficiala paĝaro de JES.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

Nova en la paĝaro: Pri Esperanto

Kategorio: * Ĉiuj, Interreto, PEJ – Tags: – LukiZ 17:21, 2009-10-11

Esperanto

En la pola lingvoversio de nia paĝaro aperis nova parto: pri Esperanto, kie eblas trovi multajn informojn pri la lingvo.

Tiu, kiuj por la unua fojo renkontiĝas kun Esperanto povas ekscii pri kio temas, konatiĝi kun lingvobazo kaj plej oftaj demandoj. Tiuj partoj estis preparitaj surbaze de broŝuro “Malkovru Esperanton - fascina lingvo”, kiun plene eblas trovi en la paĝo por legi. Por spekti estas filmoj el serio “Esperanto estas…”, kaj en la paĝo por aŭskulti eblas trovi informojn pri radio en Esperanto. Fine ne povis manki informoj bezonataj por lerni Esperanton.

Samtempe kun paĝoj pri Esperanto, en la Esperantlingva versio de la retejo estis malfermita paĝo pri la pola lingvo.

Do ni invitas vin legi novajn partojn de la paĝaro!

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg