Pola Esperanto-Junularo dum lastaj jaroj, produktis kelkajn esperantaĵojn: T-ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 kaj Internacia Junulara Kongreso 2009, verŝajne plej famajn “Lingva revolucio” kaj plej laste ankaŭ malfermilojn “Esperanto - Probably the best language in the world”.
Nun ni lanĉas konkurson pri fotoj de tiuj produktoj! Fotoj de la esperantaĵoj estu faritaj en plej neordinaraj lokoj kaj plej mojosaj situacioj, en plej diversaj anguloj de la mondo kaj plej neforgeseblaj momentoj, en plej strangaj kuntekstoj kaj ĉe plej famaj vidindaĵoj. Bonvenas ĉiuj mojosaj kaj kreemaj aperigoj de la produktoj.
La proponojn ni atendas ĝis la 15-a de junio. Plej bonaj estos premiitaj per T-ĉemizoj kaj botelmalfermiloj. Pli detalaj informoj pri la konkurso troveblas ĉe foto.pej.pl.
Printu, sendu, publikigu:

Arkones
Pola Esperanto-Junularo invitas ĉiujn partopreni en la ARtaj KONfrontoj en ESperanto kaj en PEJ-kunveno okazonta dum ĝi.
Dum la aranĝo prelegos pluraj famaj Esperantistoj. Posttagmeze kaj vespere oni povos ĝui riĉan artan programon, kies kadre prezentighos interalie Martin Wiese (Svedio), Inicialoj DC (Francio), Georgo Handzlik, Jarlo Martel-Monto, Zuzanna Kornicka, Zbigniew Kornicki kaj Teatra Esperanto-Studio “Improvizo” (Ukrainio). Krome eblos ekzameniĝi pri Esperanto laŭ la Eŭropa Referenckarto (necesas tuj aliĝi). Paralele al la ĉefa programo okazos kunsido de TEJO-estraro. Tial oni povos surloke renkonti ĉiujn estraranojn de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj la volontulon laborantan en la Centra Oficejo.
Arkones estas sendependa kultura kaj arta Esperantista aranĝo okazanta ĉiam komence de aŭtuno en Poznano. Ĝi estas certe unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo.
La aranĝo okazos inter la 18-a kaj 20-a de septembro 2009. Kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazos sabate je la 10-a horo. Membroj de PEJ partoprenas en Arkones senpage!
Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro arkones.org aŭ tuj aliĝu.
Printu, sendu, publikigu:
Esperantista muzikeldonejo Vinilkosmo kreis novan paĝaron por aĉeti muzikon en MP3-dosieroj. En la paĝaro www.vinilkosmo-mp3.com eblas aŭskulti muzikframentojn kaj aĉeti unuopajn MP3-dosierojn aŭ tutajn albumojn. Muzikon en tradicia, diska formo eblas aĉeti ĉe la paĝaro de la eldonejo: www.vinilkosmo.com.
Printu, sendu, publikigu:

Varsovia Vento Elsendoj
Reta radio de la Eperanto-klubo Varsovia Vento havas novan paĝaron. Funkcianta de la 2006-a jaro, la radio translokiĝis al adreso podkasto.net. En la paĝaro bazigita sur sistemo WordPress troviĝas kompreneble la plej aktualaj elsendoj sed ankaŭ interalie arkivejo kun plej interesaj pecoj de malnovaj elsendoj, anoncejo kaj informoj pri la redakcio.
Printu, sendu, publikigu: