Pli ol 200 gejunuloj el tuta Eŭropo festis novjaron en Zakopane dum la aranĝo organizita de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kaj klubo Varsvia Vento. Ene de tiu semajno okazis pluraj koncertoj, teatraĵoj kaj ekskursoj, sed ankaŭ diskutoj, prelegoj kaj debatoj.
La unua JES okazis inter la 26-a de decembro 2009 kaj 3-a de januaro 2010. Ĝi estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008.
Pli detale pri la evento legu en artikolo pri la 1-a Junulara E-Semajno.
Printu, sendu, publikigu:

Emblemo de JES
Proksimiĝas la Junulara E-Semajno (JES) – novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kaj Varsovia Vento. La 1-a renkontiĝo el la serio okazos inter la 26-a de decembro 2009 kaj la 3-a de januaro 2010 en Zakopane, Pollando. Aliĝis jam pli ol 200 homoj el 25 landoj. Temo de ĉi-jara JES estas „Prezentu vin - ekkonu nin. Proksimeco de la eŭropaj kulturoj”.
Honoran patronecon de la renkontiĝo akceptis Profesoro Władysław Bartoszewski, Ministro pri la Internacia Dialogo en Kancelario de la Pola Ĉefministro, S-ro Michael H. Gerdts, Ambasadoro de Germanio en Pollando, S-ro Janusz Majcher, la urbestro de Zakopane kaj S-ro Steffen Mues, la urbestro de Siegen (ĝemelurbo Zakopane).
JES estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008. Junulara E-Semajno okazados ĉiujare dum unu semajno en alia loko de Meza Eŭropo.
Pliajn informojn serĉu ĉe la oficiala paĝaro de JES.
Printu, sendu, publikigu: