
Etikedoj en Esperanto
Fromaĝo, pano, kolbasetoj aŭ robo aĉeteblis en varsoviaj vendejoj anstataŭ kutimaj ser, chleb, parówki aŭ sukienka. Kelkaj klientoj miris pri novaj etikedoj, dum aliaj tuj rekonis, ke temas pri la internacia lingvo kreita de Ludoviko Zamenhof. Nomoj de produktoj ŝanĝiĝis de polaj al esperantaj okaze de lia 150-a naskiĝdatreveno.
Apud domo, kie loĝis Zamenhof oni kantis por li Cent jarojn kaj poeto Wojciech Stamm deklamis pomaĵon en Esperanto. La eventon organizis Historia Muzeo de Polaj Judoj, kuratorino Natalia Romik kaj Pola Esperanto-Junularo.
En nia paĝaro haveblas fotogalerio de la evento: Esperanto en vendejoj.
Ni rekomendas aliajn raportojn pri ĉi tiu temo:
Printu, sendu, publikigu:

en vendejo - w sklepie
Kelktaga ŝanĝo de produkto-nomoj al esperantaj en kelkaj vendejoj proksime de Zamenhofa strato en Varsovio. Gruszki, marchewka, kapusta kiszona, spodnie kaj sukienka – ŝanĝiĝos al piro, karoto, acida brasiko, pantalono kaj robo. Nomoj de produktoj plenumos funkciojn konkretajn, sed samtepe abstraktajn. La spektantoj estos hazardaj klientoj, partoprenantoj de ĉiu-taga realeco. Kaj ĉio ĉi okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.
La agadon akompanos spektaklo en esperanto la 15-an de decembro je la 14-a horo en ĉirkaŭaĵo de domo de Zamenhof. La eventon organizas Historia Muzeo de Polaj Judoj, kuratorino Natalia Romik kaj Pola Esperanto-Junularo.
Printu, sendu, publikigu:
Ni kore invitas al senpaga kurso de Esperanto en Varsovio. Informa renkotniĝo okazos lunde la 23-an de novembro je la 20-a 30. Loko de la kurso estas sidejo de Pola Esperanto-Asocio ĉe la strato Andersa 37/59a (mapeto). Ĉe dum-telefono bonvolu elekti numeron 159.
La kurson organizas klubo Varsovia Vento, kaj gvidos ĝin, same kiel en lastaj jaroj, Leszek Dobrowolski.
Printu, sendu, publikigu:

Grafitio Esperante
Esperantaj grafitio-ŝablonoj kaj bildaj Esperanto-vortaretoj estis kreitaj dum laborrenkontoj okazintaj kadre de la 13-a Scienca Festivalo en Varsovio. Krome partoprenantoj povis ekscii pri historio de Esperanto kaj lude ekkoni funkciadon de la lingvo. Dum kelkaj tagoj laborrenkontojn partoprenis klasoj el bazlernejoj kaj gimnazio, kaj familioj kun infanoj. Pli junaj grupoj kreis mem desegnitajn vortaretojn polajn-Esperantajn. Pli aĝaj preparis grafitio-ŝablonojn prezentantajn ideojn de Esperanto. La verkoj estis publikigitaj en urba ekspozicio ĉe Zamenhof-strato.
La laborrenkontojn organizis Historia Muzeo de Polaj Judoj kunlabore kun Pola Esperanto-Junularo. Gvidis ilin Zofia Mioduszewska kaj Zofia Wóycicka de HMdPJ, Łukasz Żebrowski kaj Irmina Szustak de PEJ, kaj artistoj Katarzyna Stanny, Marcin Urbanek kaj Łukasz Mieszkowski.
Vidu fotogalerion de la laborrenkontojgrafitio esperante.
Legu ankaŭ raporton en Libera Folio.
Printu, sendu, publikigu:
Inter prezentantoj de la ĉi-jara varsovia Scienca Pikniko ne mankis Esperanto. Varsoviaj Esperantistoj helpataj de gastoj el tuta lando preparis tendon kun afiŝoj, ekspozicio de libroj kaj revuoj, kaj angulo kun ludoj por infanoj. Krome en la tendo okazadis kurseto “Esperanto en 15 minutoj” kaj estis prezentataj filmoj “Esperanto estas…”. Vizitantoj de la Pikniko povis informiĝi pri Esperanto kiel lingvo kaj pri ĝia kulturo.
Varsovia Scienca Pikniko de Pola Radio kaj Sciencentro de Kopernik estas la plej granda subĉiela aranĝo populariganta scienvon. Ĉiujare la Sciencan Piknikon partoprenas ĉirkaŭ 250 instituciojn el Pollando kaj eksterlando. La 13-a Scienca Pikniko okazis la 30-an de majo 2009.
Printu, sendu, publikigu:

Varsovia Vento Elsendoj
Reta radio de la Eperanto-klubo Varsovia Vento havas novan paĝaron. Funkcianta de la 2006-a jaro, la radio translokiĝis al adreso podkasto.net. En la paĝaro bazigita sur sistemo WordPress troviĝas kompreneble la plej aktualaj elsendoj sed ankaŭ interalie arkivejo kun plej interesaj pecoj de malnovaj elsendoj, anoncejo kaj informoj pri la redakcio.
Printu, sendu, publikigu: